Maroka fazeolaĵo “Lubia”.

Saluton! Antaŭ kelkaj semajnoj mi gastigis esperantan marokan amikon kiun mi ekkonis antaŭ 7 jaroj kaj kiun mi akceptis hejme por la dua fojo! Mi pensis fari ion marokan por gustumi tiun kuirarton kiun mi apenaŭ konas krom la tipaj humuso aŭ falafelo. Tre surprize mi trovis facile fareblan fazeolaĵon kiun mi ŝategis kaj hodiaŭ… Daŭrigi legi Maroka fazeolaĵo “Lubia”.

Florbrasikaj kneloj kun tomatsaŭco kun bazilio

Saluton karaj! Jen nova recepto post longa dormado kutima ĉe mi! Vintre mi estas kaj okupata kaj laca kaj ne multe emas kuiri ĉe mi, tial do, mi longe paŭzas ĝis alveno de la printempo! Jen bongustaj kneloj el florbrasiko kiujn mi faris por la menuo de la restoracio kie mi laboras kaj ili tre… Daŭrigi legi Florbrasikaj kneloj kun tomatsaŭco kun bazilio

Musliaj stangetoj!

Vi estas en via laboro/ekskurso/prelego/ktp kaj emas manĝeti sed nur eblas aĉeti multsukeraĵojn de iu maŝino. “Damne!” vi pensas dum via stomako petas atenton kaj la horloĝo indikas ke ankoraŭ mankas tempo ĝis la tag-/vespermanĝo. Tiam vi memoros tiun ĉi recepton kaj komprenos vian eraron kiam vi pigris kaj ne preparis tiun ĉi recepton. Nun,… Daŭrigi legi Musliaj stangetoj!

Klasika fromaĝkuko el soj-jogurto, biskvitoj kaj marmelado el framboj

Saluton amikoj, post iom da ripozado mi revenas kun ĉi bongustega kaj tre facila kuko. Temas pri la klasika fromaĝkuko kun marmelado en la supro. Ĝin ni povas tre rapide fari kvankam eble kelkajn ingrediencojn oni devus trovi en specialaj lokoj kiaj agaragaro (vegetaĵa alg-devena gelateno). Mi rekomendas ĝin ankaŭ okaze de datrevenoj 🙂 Ingrediencoj:… Daŭrigi legi Klasika fromaĝkuko el soj-jogurto, biskvitoj kaj marmelado el framboj

Publikigita
Kategoriitaj Receptoj

Humuso, mezorienta kikerkaĉo

Humuso estas mola, sana, delica kaj tre facile preparebla kikerkaĉo aŭ pureo. Ĝin oni faris jam en antikva Egiptujo kaj bongustegas akompanita de olivoj, naĉoj, krudaj legomoj, kun pita-pano aŭ kiel ŝmiraĵo. La kikerpureo estas bona maniero manĝi legumojn kiam varmas. Humuson mi ŝatas ĉar ĝi estas satiga kaj plenas je diversaj proprecoj tipaj de… Daŭrigi legi Humuso, mezorienta kikerkaĉo

Publikigita
Kategoriitaj Receptoj