Turk-stilaj kikeraj koftoj!

Saluton amikoj! Antaŭ kelkaj semajnoj mi volis fari ĉi tiun manĝaĵon sed mi ne trovis la tempon por tion realigi. Hodiaŭ mi faris por la unua fojo kaj mi vere ĝojas pro la bonega rezulto! Koftoj (köfte, kufta, keftedes, qyufta…) estas manĝaĵo simila al la kneloj. Temas pri viandobuloj spicitaj ofte akompanata kun saŭco. Ĝi apartenas al la kuirarto de landoj kaj regionoj kelkfoje malproksimaj unuj de la aliaj kiaj Balkanio, Turkio, Afganio kaj Barato inter aliaj! Ĉi tiu vegna versio estas vere bongustega kaj tre facile farebla!

Ingrediencoj:

  • 400 gr da kuiritaj kikeroj
  • 1 taso da raspita pano
  • 1/2 cepo fajne tranĉita
  • 2 ajleroj
  • 1 kulero da koriando freŝa kaj duonkulereto da pulvorigita koriandro
  • 1/2 kulereto da zingibro
  • 1/4 kulereto da cinamo
  • 1 1/2 kulero da sojsaŭco
  • 2 kuleroj da citronsuko
  • Pipro, kulero da olivoleo kaj salo.
  • 1/2 kukurbeto

Paŝoj:

  • Unue premu bone per premilo aŭ kirlu la kikerojn sed ne lasu ĝin tro mola kvazaŭ humuso. Sekve aldonu al ĝi la tason da raspita pano kaj ĉiujn aliajn ingrediencojn (escepte de la kukurbeto) kaj miksu ĉion bone kaj kontrolu ĝian guston kaj salon.
  • Antaŭvarmigu lafornon je 200 gradoj kaj dume mane formu bastonetojn el la pasto kaj metu ilin sur ŝmiritan pladegon per oleo kaj kovrita de aluminifolio.
  • Tranĉu la kukurbetojn kaj metu en la pladego apud la koftoj, ŝmiru per oleo kaj aldonu iom da salo. Lasu ilin en la forno dum 15-20 minutoj proksimume. Servu en pita-pano kun laktuko, la rostitaj kukurbet-pecoj, kaj saŭco caciko kies recepton mi tuj donos al vi!

 

Caciko: (temas pri greka-turka saŭco tre vaste uzata. La originala recepto estas el kukumo sed mi uzos krudan beton por doni pli da koloro kaj gusto)

  • 400 gr da soja jogurto
  • 1 kruda beto raspita
  • 2 ajleroj
  • 1 kulero da olivoleo
  • Vinagro
  • Aneto (opcie)
  • Mento (opcie)

Paŝoj: en ujo miksu la jogurton kun la ajlo (tranĉu ĝin tre bone), kun la raspita beto (antaŭ ol aldoni ĝin al la jogurto forigu iom da ĝia likvaĵo) kaj kun la ceteraj ingrediencoj kaj iom da salo fine. Miksu tre bone kaj konservu friduje almenaŭ du horojn!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *