Armena somera salato.

Saluton amikoj! Kvankam la somero oficiale finiĝis por la norda hemisferio, kie mi loĝas, la tagoj ankoraŭ estas sufiĉe varmaj eĉ se leĝeraj ventoj blovas kun kelkaj mortintaj folioj aŭtunaj. Kiam mi loĝis en Armenio (jes! mi loĝis tie! inter 2012-2013) mi laboris en restoracio kaj danke al tio mi povis konatiĝi kun multaj armenaj tradiciaj pladoj inkluzive de multaj salatoj. Mi povas konstati ke plejverŝajne la plej ŝatata salato estis tiu farita el kukumoj, tomatoj, cepo, koriandro, citronsuko, olivoleo kaj salo. En Kubo ni tranĉas tre fajne kaj la tomaton kaj la kukumon sed en Armenio, en alia angulo de la mondo oni manĝas ilin je grandaj tranĉaĵoj kaj la kukumon kelkfoje oni manĝas kvazaŭ ĝi estus banano, kio vere ŝokis min 😉 Tiun ĉi salaton mi ĝuus multe pli se mi havus lavaŝon, t.e. nacia armena pano, monda heredaĵo de Unesko! Tiu ĉi salato estas vere refreŝiga kaj simpla, kial ne provi fari ĝin tiel hejme?

Ingrediencoj:

  • 2 tomatoj
  • 1 kukumo
  • 1 ruĝa cepo
  • manpleno da petroselo
  • manpleno da koriandro
  • Citronsuko
  • Olivoleo
  • nigra pipro
  • Salo

Paŝoj:
Unue purigu la legomojn, tranĉu ilin je relative grandetaj pecoj (vidu la foton!). Tranĉu la freŝan koriandron kaj aldonu, same la oleon kaj la salon. Movu ĉion bone kaj servu!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *