Venezuelaj arepoj kun la farĉaĵo ”Reina Pepiada”

Saluton amikoj! Por la unua fojo mi faris venezuelan manĝaĵon kaj vere mi tre ŝatis! Mi jam listigis kelkajn aliajn por ontaj fojoj! Arepo estas kiel speco de ronda maiza pano aŭ bulko kiu estas antaŭkolumba manĝaĵo ĉiutaga el Kolombio kaj Venezuelo.Tiu ĉi arepo venas de la pasinta jarcento kaj estas dediĉita al junulino kiu por la unua fojo iĝis Miss Universo reprezentante Venezuelon. Se vi ne havus teksturigitan sojon vi povus uzi fungojn anstataŭ ĝi, pro la teksturo viandeca. Tiu ĉi manĝaĵo estas sufiĉe facile farebla kaj tre bongusta sed kun multaj kalorioj, tiel do, estu prudenta 😉

Ingrediencoj por la arepoj:

  • 250 ml de akvo
  • 200 gr da maiz-faruno  
  • 1 kulereto da salo

Ingrediencoj por la farĉaĵo: 

  • 50 gr da teksturigita sojo (mezgranda peco)
  • 1/2 cepo
  • 1 kaj 1/2 avokado
  • 1 kaj 1/2 kulero da veganezo
  • Salo kaj pipro

Paŝoj:

  • Unue hidratigu la teksturigitan sojon kaj dum ĝi hidratiĝas tranĉu la cepon fajne kaj kuiru mezfajre kun iom da olivoleo. Aldonu la hidratigitan sojon (sen akvo) al la pato kun la cepo. Lasu ĝin kuiriĝi malrapide ĝis la sojo orkoloriĝu kaj konservu.
  • Dume, ni faru la arepojn. En ujo metu akvon, aldonu kulereton da salo kaj poste iom post iom la faruno ĝis akiro de nealgluiĝema pasto kaj leĝere malseka. Knedu kelkajn minutojn kaj poste faru el ĝi bulon kaj lasu ĝin ripozi.
  • Senŝeligu la avokadon kaj premu ĝin farante kremon per forko. La alian duonon (tiel aperas en la ingrediencoj!) tranĉu lamene kaj konservu. La kremigitan avokadon miksu al la sojviando kaj same aldonu la kuleron kaj duono da veganezo. Miksu bone kaj kontrolu ĉu ĝi bezonas salon aŭ ne.
  • La veganezon faru vi mem, ĝi estas vere simpla. Klaku ĉi tie por vidi bonan recepton kiun mi afiŝis antaŭlonge!
  • Nun preparu la arepojn: Dividu la paston je kvar partoj. Faru bulojn kaj premu ilin ĝis 1 cetrimetro dikaj proksimume. Poste metu ilin sur rostilo aŭ pato. Faru ilin kun tre malmulte da oleo, lasu ilin orkoloriĝi ambaŭflanke.
  • Por farĉi ilin, malfermu duone kaj en ĝia bazo aldonu la avokad-tranĉaĵojn kaj sur ĝi la farĉaĵon kaj jen ĉio!

Ĝuu kaj bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *