Burgero el kikeroj, aveno kaj kareo

Saluton amikoj! La mondo pri veganaj burgeroj estas senlima! Nur sufiĉas iom trarigardi vian manĝoŝrankon kaj tuj elpensi burgeron! Ni diru ke pli malpli tiel naskiĝis ĉi burgero. Nur 100 gramoj da kikeroj kuiritaj sen salo donas al ni karbonhidraton (kiu donas energion), dieta fibro (bona por la kora kaj digesta sano), proteinoj kaj grasoj, sed krome, ili donas al ni vitaminojn A, B6, C, E kaj K, kalcio, fosforo, kalio, zinko, magnezio, fero kaj natrio. Kaj la aveno estas alia bonega nutraĵo ĉar ĝi satigas, preventas kaj mildigas la mallakson, bona por homoj kun alta kolesterolo, preventadas la kanceron, favorigas la kreadon de nova histo kaj nia koro pli bone fartos!

Post tiuj sciencaj argumentoj por manĝi tiaspecan burgeron, kiu ja estas sana rapidmanĝaĵo, jen la recepto. Mi esperas ke vi ĝin ĝuos!

Ingrediencoj:

  • 400 gr da kuiritaj kikeroj
  • 100 gr da avenflokoj
  • 1/3 taso da faruno
  • 4 ajleroj tre fajne tranĉitaj aŭ kulereto da seka ajlo
  • 1 kulereto da kareo (pulvorigita)
  • 1 kulereto da kumino
  • 1/2 kulereto da nigra pipro
  • 1 kulereto da salo
  • 1/2 kulereto da natria bikarbonato
  • Olivoleo
  • Suko el unu citrono
  • Por la akompano: terpomoj, avokado, ruĝa cepo, eruko aŭ kio ajn plaĉu al vi!

Paŝoj:

  • Premu la kikerojn per premilo en ujo ampleksa.
  • Aldonu ĉiujn aliajn ingrediencojn kaj miksu bone farante samecan paston.
  • Dividu la paston farante bulojn, platigu ilin per via mano mem. Poste sur pato varma kaj kun iomete da oleo kuiru la burgerojn tri minutojn por ĉiu flanko 🙂

 

2 komentoj

  1. Mi ĵus kuiris ĉi tiun recepton. Mi estis surprizita ĉar mi ne esperis ke ĝi estus tiel bongusta! Aldone, mi ne kutimas uzi kuminon sed nun mi ĝin pli uzos. Dankon!

    1. mi ĝojas ke vi ŝatis ĝin! Verdire, kumino estas nedisigebla parto el mia kuirado! Salutojn el Madrido!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *