Blankamanĝaĵo el migdallakto kaj vanilo

Saluton amikoj! Blankmanĝaĵo (katalune menjar blanc, itale biancomangiare, france blanc-manger kaj hispane manjar blanco) estas simpla deserto el la Mezepoko kiu daŭre estas manĝata kun novaj ingrediencoj. Kutime ĝi estas el migdala lakto, rizfaruno aŭ maizamelo (maizena), sukero, citrono, cinamo, migadaloj por supre ornami…. Mi faris la plej simplan version kaj mi tre ŝatis la rezulton!

Ingrediencoj:

Paŝoj:

  • Varmigu 600 ml da lakto en kaserolo, aldonu la sukeron kaj la vanilon kaj ofte movu ĝin per kirlilo ĝis ekbolo. Dume verŝu la maizamelon en 100 mililitrojn da lakto kaj movu ĝin tre bone.
  • Kiam la lakto ekbolu, verŝu la miksaĵon el lakto kaj maizamelo kaj daŭre, senhalte kaj energie movu ĉion du-tri minutojn je malalta fajro. Forigu ĝin el la fajro kaj servu en etaj muldiloj.
  • Metu ilin en la glaciŝrankon kaj lasu malvarmiĝi. Poste elmuldiligu, ornamu per migdaloj (mi ne havis kaj uzis kaĵunuksojn), iom da siropo kia Agav-siropo kaj ĝuu!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *