Vegana paelo!

Saluton! Unu el miaj unuaj pubikaĵoj en VeganArto estis ĝuste paelo! Tiam mi volontulis en Tuluzo kaj mi regalis miajn ĉarmajn gastigantojn kuirante ĝin! Tamen, mi devas agnoski ke tio okazis antaŭ 4 jaroj, kiam mi ne bone scipovis kiel fari ĝin kaj krome mi ne povis trovi nek la paelon (pato) nek la ingrediencojn deziratajn por ĝin fari kaj kvankam la rezulto gusta ne malbonis, la foto estis vera hororaĵo. Tiel do, nun kiam preskaŭ ĉiutaga kuirado de paeloj estas mia rutinaĵo, mi decidis rekrei la recepton, fari novan foton kaj kundividi ree kun vi! Mi ŝategis la rezulton, simpligis ĝin por faciligi ĝin al miaj sekvantoj kaj dankas al vi ĉiuj! Faru ankaŭ vi paelon ĉe vi! Fine, la paelo estas legoma, tiel do, vi sentu vin libera aldoni pliajn legomojn aŭ fungojn, aliajn spicojn, alian rizon, kunkreu ankaŭ vi!

Ingrediencoj:

  • 400 gramoj da bul-rizo
  • 1 cepo
  • 2 ajleroj
  • 1/4 da ruĝa kapsiko
  • 1/4 verda kapsiko
  • 2 tomatoj aŭ 200 gr da tomatsaŭco
  • 1 karoto
  • manpleno da pizoj
  • Papriko
  • Nigra pipro
  • Peco da kukurbeto
  • Peco da melongeno
  • Kolorigaĵo
  • Olivoleo
  • Salo
  • Akvo

Paŝoj:

  • Tranĉu la legomojn. Por ŝpari tempon en la ellaborado de la paelo, unue tranĉu ĉion je etaj pecoj; tiamaniere, ĉiuj legomeroj same kuiriĝos kaj dum malpli da tempo.
  • Faru sofriton per la ingrediencoj: Metu la paelon  (t.e. la pato) surfajre, aldonu kelkajn kulerojn da olivoleo kaj unue aldonu la kapsikojn kaj la karoton ĉar ili bezonas iom pli da tempo. Poste ni aldonu la cepon kaj la ajlon. Movu ĉion dum unu minuto proksimume. Kiam ili estu orkoloraj, aldonu la ceterajn legomojn.
  • Aldonu la rizon al la paelo. Duonglaso da rizo sufiĉas por unu manĝanto, tiel do, vi facile povos kalkuli kiom da rizo vi bezonos! Fritu ĝin dum du minutoj movante ĝin senĉese kun la ceteraj ingrediencoj. Faru cirklajn movojn 🙂
  • Aldonu nun la tomaton kaj akvon ĝis ĝi kovru ĉion kaj eĉ iomete pli. Raspu la du tomatojn aŭ uzu tomatsaŭcon. Aldonu kaj movu.
  • Ĉi momente ankaŭ spicu kaj salu laŭplaĉe. Lasu ĝin kuiriĝi. Ĝi estos preta kiam la likvaĵo malaperu; tio ĉi okazas post 20 minutoj pli malpli. Dum la kuirado kontrolu la malmolecon de la rizo, se ĝi ankoraŭ malmolas, kuiri je malalta fajro. Kiam ĝi estos preta, forigu el la fajro, kovru per pura tuko kaj lasu ripozu dum 5-10 minutoj 😉 

(Ankaŭ eblas kuiri ĝin la lastajn kvin minutojn en la forno antaŭe varmigita. Tio estas, kiam en la paelo ankoraŭ restos iom da likvaĵo likvaĵo, forigu el la fajru kaj metu en la fornon je 250 gradoj dum kvin minutoj!) 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *