Panakoto el kokoslakto kun mango-saŭco

Hej! Saluton! Panakoto (itale ”panna cotta” t.e. ”kuirita laktokremo”) estas unu el la plej konataj italaj desertoj kiu estas tre facile farebla kaj bongusta! Tamen, mi provis fari ĝin sensukcese antaŭ eble unu jaro kaj iom pli 🙂 La rezulto estis stranga malmolaĵo, pli malmola ol betono! Kaj jes! kulpis la agaragaro! Agaragaro estas algaĵo kiu funkcias kiel vegetaĵa gelateno sed sufiĉas nur kelkaj grameto da ĝi por bone fari recepton! Se oni mispaŝas kaj aldonas plian eron, ĝi malmoligas ĉion! Tial do, mi ankaŭ antaŭsciigas vin pri tio! Agaragaron vi povus aĉeti en vegana/vegetarana vendejo, ĉe Carrefour (almenaŭ en Hispannio) kaj ankaŭ per interreto!
Tiu ĉi recepto estas por kvin homoj, tial, ĝi estas ideala por komuna amika aŭ familia manĝo! Ĝuu!

Ingrediencoj:

Paŝoj:

  • Metu ĉiujn ĉi ingrediencojn en kaserolon sur meza fajro kaj movu ofte ĝis ekbolo. Lasu ĝin 30 sekundojn pli kaj forigu el la fajro.
  • Verŝu sur vitrajn glasojn kaj malvarmigu minimume 4 horojn friduje.

 

Marmelado:

Ingrediencoj:

  • 170 gr da mango-karno
  • 30 ml da akvo
  • 15 ml da citronsuko
  • 45 gr da sukero

Paŝoj:

  • Senŝeligu kaj dispecigu la mangon je etaj pecoj.
  • Metu la akvon, sukeron kaj citronsukon en kaserolon. Miksu bone kaj aldonu la mangopecojn.
  • Lasu ĝin je malalta fajro ĝis la mango estu tre malmola. Kontrolu tuŝante la mangon per forko.
  • Elfajrigu, malvarmigu kaj filtru.
  • Nur ornamu la panakoton verŝante ĝin sur la glasetoj!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *