Rikoto el sojlakto.

Saluton! Ciao! Antaŭ du jaroj mi vizitis Sicilion. Tie mi malkovris rikoton (verdire mi manĝis ĝin en fruaj jaroj, sed mi nebule memoras) kie preskaŭ estas ‘nacia’ fromaĝo. Ĝin oni uzas speciale por dolĉaĵo nomata ‘kanoloj’ pri kiu mi prilaboras veganan recepton! Tamen, rikoton eblas manĝi kun pano, kun salato, kun sukero, laŭ via plaĉo!… Daŭrigi legi Rikoto el sojlakto.

Senalkohola refreŝiga moĥito.

Saluton verduloj! La printempo jam alproksimiĝas freneze varme! En Madrido la temperaturoj nunaj atingas 21 gradojn en, teorie, vintra sezono ankoraŭ! Mi kutime ĉiuvespere eliras piedmarŝi kelkajn kilometrojn kaj la korpo petas al mi ion refreŝigan. Tamen, la kutimaj industriaj refreŝigaĵoj estas plenaj de sukero kaj kemiaĵoj kiujn mi volas ĉiel eviti. Kial do, ne… Daŭrigi legi Senalkohola refreŝiga moĥito.

Farĉitaj melongenoj laŭ armena maniero

dav

Saluton! Բարև Melongenoj estas tre ŝatataj kaj tre aprezataj en la mediteranea kaj kaŭkaza kuirartoj. Ni povas trovi ilin farĉitaj, rostitaj, frititaj, kremigitaj… Sed, el ili ĉiuj mia plej ŝatata estas la farĉita melongeno. Oni povas trovi tiajn farĉaĵojn ne nur en Armenio sed ankaŭ en ĝiaj ĉirkaŭaj landoj. La recepto ne estas komplika kaj… Daŭrigi legi Farĉitaj melongenoj laŭ armena maniero

Gumbo, el la sud-Usona kuirarto.

Saluton verduloj! Jam ekde pasinta jaro mi volis fari ĉi pladon sed mi iom atendadis. Principe temas pri iom komplika manĝaĵo ĉar la guŝojn oni devus enakvigi kaj kuiri, kaj ili estas sufiĉe malmolaj! Tial mi decidis aĉeti kuiritajn por simpligi la paŝojn. Mi diros ke mi amegas preskaŭ ĉiajn guŝojn kaj mi povus manĝi… Daŭrigi legi Gumbo, el la sud-Usona kuirarto.

Grekaj dolmoj el rizo kaj folibeto

Saluton verduloj!  Γεια σας! Antaŭ kelkaj semajnoj mi iris al mia kutima supermarkto kaj ĵetis rigardon al la legom-sekcio. Mi rimarkis ke ĝi havas bonkvalitajn kaj grandajn folibetojn kaj tuj pensis pri la grekaj dolmoj kiujn oni nomas greke ”dolmades”. Mi unuafoje konatiĝis kun tia manĝaĵo en Armenio, kie tre popularas la ”tolmoj” el binverfolioj… Daŭrigi legi Grekaj dolmoj el rizo kaj folibeto

Vegana kirlovaĵo el tofuo

Saluton! En la lastaj tagoj mi trajnvojaĝis tra Benelukso (Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio) kun mia koramiko. Tie ni plejparte manĝis ekstere, ne hejme, kaj tiel ni adaptiĝis al la lokaj manĝkutimoj, kompreneble, laŭ vegana versio. Lastatempe mi ne plu provadis imiti tradiciajn pladojn kun bestodevenaĵoj sed simple manĝadis legomojn, cerealojn kaj fruktojn. Tamen, ĉi foje… Daŭrigi legi Vegana kirlovaĵo el tofuo