Florbrasikaj kneloj kun tomatsaŭco kun bazilio

Saluton karaj! Jen nova recepto post longa dormado kutima ĉe mi! Vintre mi estas kaj okupata kaj laca kaj ne multe emas kuiri ĉe mi, tial do, mi longe paŭzas ĝis alveno de la printempo! Jen bongustaj kneloj el florbrasiko kiujn mi faris por la menuo de la restoracio kie mi laboras kaj ili tre ŝatis. Tial okaze de vizito de esperanta amiko el Marsejlo, mi faros ilin denove kaj volas kundividi ilin kun vi. Mi manĝis ilin kun rostitaj terpomoj sed kun blanka rizo ankaŭ bonegas 🙂

Ingrediencoj:

  • 1 florbrasiko
  • Peco da malnova pano
  • Glaso da raspita pano
  • Glaso da akvo aŭ sensukera vegetaĵa lakto
  • Spicoj: kumino, origano, petroselo, kurkumo
  • Faruno
  • Cepo
  • Oleo
  • Salo

Paŝoj:

  • Unue diserigu la malnovan panon aldonante akvon al ĝi aŭ vegetaĵan lakton kaj lasu ĝin ripozi por moliĝo.
  • Poste metu la florbrasikon en varman bolantan akvon kaj kiam ĝi estu mola forigu el la fajro kaj manpremu bone.
  • Dum la florbrasiko ankoraŭ ne moliĝas, tranĉu tre fajne cepon kaj fritu. Konservu kaj aldonu al la jam premita florbrasiko.
  • Miksu kaj la panon kaj la florbrasikon kaj spicu laŭplaĉe. Nun se la pasto estas tre mola aldonu iom da raspita pano sed ne tro ĉar la kneloj povus iĝi tre malmolaj post fritado.
  • Faru bulojn, ŝmiru per faruno kaj fritu en abunda varma oleo. Servu kun saŭco.

Knela saŭco:
1 doso da tomatsaŭco
2 ajleroj
Duoncepo
Olivoleo
Bazilio (ĉu natura aŭ sekigita)

Paŝoj:
Fritu la cepon (ĝi estu fajne tranĉita) kun la ajlo.
Aldonu la tomatsaŭcon, la bazilion, iom da salo kaj lasu varmiĝi kelkajn minutojn!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *