Musliaj stangetoj!

Vi estas en via laboro/ekskurso/prelego/ktp kaj emas manĝeti sed nur eblas aĉeti multsukeraĵojn de iu maŝino. “Damne!” vi pensas dum via stomako petas atenton kaj la horloĝo indikas ke ankoraŭ mankas tempo ĝis la tag-/vespermanĝo. Tiam vi memoros tiun ĉi recepton kaj komprenos vian eraron kiam vi pigris kaj ne preparis tiun ĉi recepton. Nun, ke vi revenas al ni, sekvu la venontan recepton 😉

Tempo:

  • 30 minutoj

Komplikeco:

  • malalta

Ingredientoj por 24 stangetoj:

  • 3 bananoj tre maturaj;
  • 100 gramoj da sekitaj daktiloj sen semoj;
  • 500 gramoj da aven-flokoj;
  • 50 gramoj da heliantaj semoj;
  • 50 gramoj da kukurbaj semoj;
  • 100 gramoj da haketitaj aveloj;
  • 4 manĝkuleroj da pomkompoto sensukera.

 

Paŝoj:

  1. Varmigu la fornon ĝis 180ºC kaj preparu bak-pleton kun bakpapero.
  2. Premu la bananojn per forko ĝis havi paston homogenan.
  3. Tranĉu la daktilojn en malgrandaj eroj.
  4. Miksu la flokojn, semojn, avelojn kaj daktilojn en iu bovlo. Aldonu la paston kaj uzu viajn manojn ĝis vi havos homogenan miksaĵon. Faru same kun la pomkompoto ĝis vi havos gluan paston.
  5. Metu la paston sur la bakpapero, etendu ĝin kaj donu formon tiel ke sia dikeco estos pli malpli 1-centimetra.
  6. Tranĉu en stangetoj kaj konservu ilin en hermetika ujo kaj en fridujo.
  7. Ne plu suferu mankon de malmultsukeraj veganaj bongustaj manĝetajoj!

Recepto kaj kunlaboro de “Charles Fischer” el Germanio! 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *