Klasika fromaĝkuko el soj-jogurto, biskvitoj kaj marmelado el framboj

Saluton amikoj, post iom da ripozado mi revenas kun ĉi bongustega kaj tre facila kuko. Temas pri la klasika fromaĝkuko kun marmelado en la supro. Ĝin ni povas tre rapide fari kvankam eble kelkajn ingrediencojn oni devus trovi en specialaj lokoj kiaj agaragaro (vegetaĵa alg-devena gelateno). Mi rekomendas ĝin ankaŭ okaze de datrevenoj 🙂

Ingrediencoj:

  • 12 biskvitoj (Maria-stilaj biskvitoj)
  • 50 gr da centprocenta vegetaĵa margarino
  • 3 etaj jogurtoj el sojo aŭ 150 gr.
  • 1 taso da vegetaĵa lakto
  • 1 kulero da agaragaro pulvorigita.
  • 3 supkuleroj da citronsuko
  • Marmelado el framboj aŭ fragoj.

Paŝoj:

  • Unue ni devas krei la bazon de nia fromaĝkuko. Por tio varmigu la margarinon kaj pulvorigu bone la biskvitojn. Miksu ambaŭ kaj kirlu ĝis plena sameciĝo. Disfaldigu ĝin en la bazo de ronda muldilo (mi uzis 22centimetran muldilon).
  • Sekve varmigu la tason da vegetaĵa lakto kun la kulero da agaragaro kaj lasu surfajre ĝis ekbolo. Dume movetu ĝin konstante. Elfajrigu, aldonu la jogurton kaj la citronsukon, movu bone kaj metu en la muldilon.
  • Lasu ĝin malvarmiĝi kaj la miksaĵo el lakto kaj jogurto malmoliĝos pli malpli post 30 minutoj. Prenu la marmeladon, movu ĝin energie kaj per ilo (ĉu spatelo, ĉu kulero) kovru la supron de nia fromaĝkuko kaj lasu ĝin malvarmiĝi iom pli.

Kaj jen ĉio! Nia kuko estas preta! Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *