Humuso, mezorienta kikerkaĉo

Humuso estas mola, sana, delica kaj tre facile preparebla kikerkaĉo aŭ pureo. Ĝin oni faris jam en antikva Egiptujo kaj bongustegas akompanita de olivoj, naĉoj, krudaj legomoj, kun pita-pano aŭ kiel ŝmiraĵo. La kikerpureo estas bona maniero manĝi legumojn kiam varmas. Humuson mi ŝatas ĉar ĝi estas satiga kaj plenas je diversaj proprecoj tipaj de legumeno kiaj kikeroj: vitaminoj A, B6, C, E kaj K, kalcio, fosforo, kalio, zinko, magnezio, fero kaj natrio.
La kutima recepto enhavas sezampaston kiun oni kutime nomas ”tahini” sed mi mem ne havis tiumomente sed ja sezam-semojn. Vi povas facile uzi unu el ili aŭ eĉ entute ne uzi sezamon. La rezulton vi same ŝatos!

Vi povas enakvigi kikerojn tutan antaŭan nokton kaj poste kuiri ilin sed mi preferis aĉeti endosigitajn kuiritajn kikerojn por ne malŝpari tempon.

Ingrediencoj:

  • 160 gramoj da krudaj kikeroj aŭ 400 gramoj da kuiritaj kikeroj
  • citronsuko de unu citrono
  • 1 kulero da sezampastotahini
  • 1 ajlero
  • ½ kulereto da salo
  • ½ kulereto da kumino
  • ½ taso da akvo
  • Iomete da olivoleo
  • 1 kulero da papriko

Paŝoj:

  • Se vi uzos krudajn kikerojn, enakvigu ilin inter 8 kaj 12 horoj en abunda akvo, verŝu ilin en la kaserolon kiam la akvo bolu kaj kuiru ilin dum 2 horoj kaj aldonu salon laŭplaĉe.
  • Verŝu la kikerojn en miksparaton kun la citronsuko, la sazampasto, ajlero, salo, kumino kaj akvo kaj kirlu ĝis akiro de sameca pureo. Se vi ŝatas ĝin pli likvece, aldonu iom pli da akvo.
  • Por servi ĝin uzu teleron aŭ bovlon kaj per kulero kreu faltojn, aldonu olivoleon kaj paprikon. Laste, elektu kun kio vi manĝos ĝin! Mi manĝis kun rostita pano!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *