Saluton amikoj! Antaŭ kelkaj tagoj mi serĉis interrete latinamerikajn pladojn por fari hejme ĉar kutime mi ŝategas la vastan latinamerikan kuirarton! Kompreneble ne ekzistas unu latinamerika kuirarto sed ni ĉiuj havas multajn komunajn bazajn ingrediencojn kaj ja multaj pladoj, kelkfoje hispan-, azi- aŭ afrikdevenaj estas diversmaniere adaptitaj al niaj lokaj, regionaj kaj naciaj kuirartoj! Bolivio… Daŭrigi legi Bolivia ternuksa supo
Kategorio: Varmaj pladoj
“Fideuà”, valencia vermiĉelaĵo!
Saluton amikoj! Kiam mi loĝis en Kubo mi memoras ke pro kontakto kun Hispanio (mia onklino tiam loĝis Madride) mi eksciis ke ĝia kuirarto tro diversas kaj ke preskaŭ ĉiu aŭtonoma regiono havas sian ‘propran’ kuirarton. Tion mi ne multe komprenis ĉar en Kubo ni ĉiuj manĝis preskaŭ samajn manĝaĵojn. Poste mi komprenis ke lando… Daŭrigi legi “Fideuà”, valencia vermiĉelaĵo!
Taja kareaĵo el tofuo kun zingibro kaj kokoslakto.
Saluton verduloj! Unu el miaj unuaj pladoj kiam mi iĝis vegano estas precize tiu ĉi! Mi ŝatis ĝin multe sed mi ne scias kial poste mi farias alitipajn pladojn kaj ne plu ĉi tiun. Ĉar mi iris al azia vendejo kaj aĉetis plurajn kilojn da tofuo mi iom pensis kion fari el ĝi kaj mi… Daŭrigi legi Taja kareaĵo el tofuo kun zingibro kaj kokoslakto.
Vegana musako el melongeno kaj sojo teksturigita
Saluton amikoj! Hodiaŭ mi volas instrui al vi kiel fari facilan, sanan kaj bongustan pladon el la greka kuirarto kiu estas unu el la plej internacie konataj el Grekio. Verdire temas pri orienteŭropa kaj mezorienta plado kiu verŝajne estis araba, laŭ vikipedio ĝia nomo “musakás” estas grekigo de araba vorto. Ĝi disvastiĝis Eŭropen tra… Daŭrigi legi Vegana musako el melongeno kaj sojo teksturigita
Rizoto el pizoj kaj ĉampinjonoj
Saluton verduloj! Lastatempe mi verŝajne faras tro da manĝaĵoj kies ĉefa ingredienco estas rizo sed tio ne estas hazardo. Miaj manĝokutimoj ĉiam inkluzivas ĝin kvankam mi celas, kaj kelkfoje sukcesas, iom limigi la rizon por plivariigi kion mi manĝas sed dum mi tion ne faras, mi profitas por montri al vi kiel fari facile la… Daŭrigi legi Rizoto el pizoj kaj ĉampinjonoj
El la afrika kuirarto: Mafeo, legomstufaĵo kun ternuksa butero.
Saluton karaj! Hodiaŭ por la unua fojo, almenaŭ konscie, mi faris manĝaĵon el nigra Afriko kaj mi vere ĝojas pro la bonega rezulto! Kvankam oni povus pensi ke ĝi foras kaj malsamas al mia kuirarto, tio tute eraras! Mi venas el Kubo kaj tie afrikanoj kaj eŭropanoj miksis siajn kuirartojn kaj kreis novajn pladojn kaj… Daŭrigi legi El la afrika kuirarto: Mafeo, legomstufaĵo kun ternuksa butero.