Bolivia ternuksa supo

Saluton amikoj! Antaŭ kelkaj tagoj mi serĉis interrete latinamerikajn pladojn por fari hejme ĉar kutime mi ŝategas la vastan latinamerikan kuirarton! Kompreneble ne ekzistas unu latinamerika kuirarto sed ni ĉiuj havas multajn komunajn bazajn ingrediencojn kaj ja multaj pladoj, kelkfoje hispan-, azi- aŭ afrikdevenaj estas diversmaniere adaptitaj al niaj lokaj, regionaj kaj naciaj kuirartoj! Bolivio estas lando el kiu mi sciis nenion rilate manĝaĵojn sed ĝuste mi ekkonis ulo kiu eklaboris en la sama restoracio kie mi laboras. Li estas boliviano kaj menciis ĝin kaj mi tuj serĉis interrete la veganan version. Mi mem kreis mian propran veganigon kaj mi esperas ke vi ĝuos ĝin!

Ingrediencoj:

  • 1 taso (100 gr.) da ternuksoj krudaj kaj senŝelaj.
  • 1 mezgranda cepo fajne tranĉita.
  •  2 celeribranĉetoj tranĉitaj.
  • 2 karotoj en rondtranĉaĵoj.
  • 1 peco da brasiko tranĉita.
  • 1 terpomo senŝeligita kaj tranĉita kvadratete.
  • 1/2 taso da pizoj.
  • Spicoj: kumino, blanka pipro, papriko kaj origano.
  •  2 litroj da akvo kun kvadrateto da koncentrita legomsupo.
  • Sunfloroleo kaj salo laŭplaĉe.
  • 1/2 taso da vermiĉeloj aŭ alia malgranda pastaĵo.
  • 1 terpomo tranĉita Julienne-stile por friti kaj ornami la pladon.

Paŝoj:

  • En kaserolo ni aldonas iom da oleo kaj ni lasu friti la cepon kaj tuj poste aldonu la karoton, la celeribranĉetojn, la pizojn kaj la terpomojn. Movu ĉion bone. Spicu ĝin laŭ via plaĉo kun la supraj menciitaj spicoj.
  • Aldonu du litrojn da akvo kaj la koncentrita legomsupo. Lasu ĝin kuiriĝi dudek minutojn je meza faro
  • Dum la supo kuiriĝas ni kirlu la ternuksojn per miksaparato ĝis akiro de ternuksa lakto densa kaj konservu.
  • Pli malpli post tiuj 20 minutoj aldonu la kirlitan ternukson kaj la vermiĉelojn, movu bone kaj lasu ĝin pliajn 12 minutojn… Estu atentema ĉar la ternuksaĵo emas surbordigi la kaserolon samkiel lakto varmega.
  • Dume ni fritu la terpomojn en varma sunfloroleo. Servu la supon kun tranĉita petroselo kaj la frititaj terpomoj!
    Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *