Taja kareaĵo el tofuo kun zingibro kaj kokoslakto.

Saluton verduloj! Unu el miaj unuaj pladoj kiam mi iĝis vegano estas precize tiu ĉi! Mi ŝatis ĝin multe sed mi ne scias kial poste mi farias alitipajn pladojn kaj ne plu ĉi tiun. Ĉar mi iris al azia vendejo kaj aĉetis plurajn kilojn da tofuo mi iom pensis kion fari el ĝi kaj mi tuj memoris! La preparado estas vere simpla kaj rapida! Por plitajlandigi ĝin mi rekomendas manĝi kun basmati-rizo kies aromo estas unika! Jen la receptoj kaj simplaj paŝoj:

Ingrediencoj:

  • 500 gr da tofuo
  • 10 ĉampinjonoj
  • 1 cepo
  • 1 verda kapsiko
  • 1 doso da kokoslakto por kuiri.
  • Kareo
  • Zingibro
  • Olivoleo
  • Pipro
  • Salo

Paŝoj:

  • Unue preparu ĉion kion vi bezonos por la plado: tranĉu bone la cepon kaj la verdan kapsikon. Tranĉu la tofuon je grandetaj kvadratoj kaj lamenigu la ĉampinjonojn.
  • Aldonu la cepon kaj la kapsikon al pato kun 3-4 kuleroj da olivoleo kaj lasu friti ĝis la cepo ŝanĝas sian koloron. Aldonu la tofuon kaj la lamenigitajn ĉampinjonojn.
  • Movu ĉion bone kaj kiam la ĉampinjono ŝanĝu la koloron aldonu salon, pipron kaj kareon (unu supkulero). Movu denove kaj aldonu la kokoslakton.
  • Lasu ĝin kuiriĝi kvin minutojn kaj sekve alonu raspitan zingibron (unu kulero) kaj lasu minuton pli. Nia tofuaĵo tiam estos preta!

Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *