Panteleria salato, salato el fora sicilia insuleto.

Hej saluton! Antaŭ kelkaj semajnoj mia koramiko, kiu estas siciliano, feriis en eta insulo sicilia, nomata Pantelerio (itale Pantelleria kaj sicilie Pantiddirìa) pri kiu me sciis nenion! Kiel kutime mi tuj informiĝis ĉe la vikipedio kaj vidis enviindajn fotojn kiuj li sendis al mi. Ankaŭ li donacis libron pri sicilia kuirarto jam de antaŭlonge sed ĝi, verdire, kuŝis ie. Hodiaŭ mi retrovis ĝin kaj hazarde vidis lokan pantelerian salaton (insalata pantesca) kaj mi volis almenaŭ gustumi ion el tiu bela insuleto meze inter Eŭropo kaj Nord-Afriko, konkerara kaj loĝata de diversaj civilizoj laŭlonge de la historio.
Kiel vi mem vidos sube, ĝi postulas malmultan penon por fari kaj la rezulto estas bonega, almenaŭ mi ĝuegis ĝin kaj esperas ke ankaŭ vi!

Ingrediencoj:

  • 4 terpomoj ne tro grandaj
  • Ĉeriztomatoj aŭ simplaj tomatoj
  • 1 ruĝa cepo
  • 2 supkuleroj da kaporoj
  • 150 gr da verdaj olivoj
  • 2 branĉetoj da celerio (opcie)
  • Olivoleo
  • Origano
  • Salo
  • Pipro

Purigu la terpomojn kaj boligi kun la ŝelo en akvo leĝere salumita. Post la kuirado forigu la akvon kaj lasu malvarmiĝi. Post tio senŝeligu, dispecigu kaj metu en pladon.

Lavu la tomatojn, tranĉu duone aŭ eĉ trione. Kutime oni forigas la tomatsemojn sed ĉi tomatetoj estas tiel malgrandaj ke ni povas ilin sali. Aldonu al la plado.

Aldonu la tranĉitan celerion, la kaporojn (senlikvaj) kaj la cepon (ringoforme). Spicu ĝin kun oleo, origano, sal, pipro kaj servu!

Bonan apetiton!

2 komentoj

  1. Jen belega salato, kun ingrediencoj, kiujn mi multe ŝatas (nu, krom la kaporoj). La fotografio estas tre alloga. Estas nur mia dua komento en via portalo , sed mi rigardas ĉiun vian artikolon kun plezuro. Dankon pro ĉiuj tiuj receptoj !

    1. saluton! kun granda ĝojo mi ĉiam ricevas mesaĝojn 🙂 Mi kore dankas vian sekvadon, tio min kuraĝigas daŭre publikigi novajn receptojn. Ĉu vi jam provis fari iun?… kaj pri la kaporo, same mi pensis pri kaporoj sed kredu min ke ĝi bone kombiniĝas kun la aliaj ingrediencoj!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *