Karnijariko, melongeno farĉita per haketita viando.

Hej! Saluton al ĉiuj! Ĉu vi scias ke mi estas vikipediisto? De tempo al tempo mi kreas artikolojn en vikipedio pri diversaj naciaj pladoj kaj ĉi tiun mi tre ŝatis ekde la unua momento ĉar kelkaj pladoj pli facile veganigeblas ol aliaj kaj Karnıyarık estas vere facile veganigebla manĝaĵo! 🙂 Mi simple uzis teksturigitan sojon anstataŭ la ŝafidaĵo, kaj, kvankam mi neniam gustumis la tradician ŝafidaĵan karnijarikon (kaj jam malfruas por tion fari), mi ege ŝatis la rezulton. Ne gravas ĉu ĝi havas la saman guston aŭ ne, gravas ĝui kion oni manĝas.

Ingrediencoj:

  • 3 mezgrandaj melongenoj
  • 250 gr da fajna teksturigita sojo
  • 1 mezgranda cepo
  • 1 verda kapsiko
  • 1 ruĝa kapsiko
  • 500 ml da natura tomato kirlita aŭ koncentrita tomatsaŭco
  • 150 ml da akvo
  • 2 ajleroj
  • 1 fasko da petroselo
  • olivoleo
  • salo
  • nigra muelita pipro

Paŝoj:

  • Lasu la teksturigitan sojon en akvo 10 minutojn.
  • Poste ni devas lavi la melongenojn kaj forigi la du ekstremojn. Poste ni tranĉu ĝin laŭlonge kaj sur pato kun sufiĉe da oleo ni devas friti ilin dum 15-20 minutoj de tempo al tempo movante ilin. La tuta melongeno devos esti fritita. Kiam ĝi estos preta, metu sur teleron kun kuireja papero por forigi la troan oleon restatanta. (Eblas ankaŭ meti ilin en la fornon kaj lasi tie je 220 gradoj dum 25 minutoj proksimume. Kontrolu vi mem. 
  • Dum la melongenoj kuiriĝas ni tranĉu la cepon, la ajlon kaj la kapsikojn kaj faru sofriton. En pato kun varma olivoleo ni fritu unue la cepon, sekve aldonu la ajlon kaj la tranĉitajn kapsikojn. Movu ĉion kaj lasu 5 minutojn. Post tio, aldonu la teksturigitan sojon, movu, spicu, aldonu 300 gramojn da natura tomato kirlita kaj denove lasu 7 minutojn pli malpli. Tranĉu fajne la faskon da petroselo kaj aldonu al la sojaĵo.
  • Nun metu la melongenojn en kaserolon aŭ grandan paton kaj per la malantaŭa parto de kulero zorgeme malfermu ilin kaj faruĉe per la sojaĵo. Fine ornamu per peco de verda kapsiko.
  • Varmigu 150 mililitrojn da akvo kaj miksu kun koncentrita tomatsaŭco. Malrapide kaj iom post iom verŝu ĝin ĉe la bordoj kaj ŝtopu la paton. Kuiru ĝin mezfajre dum 15 minutoj proksimume.
  • Servu ĝin kun rizo! Bonan apetiton!

 

2 komentoj

  1. Plaĉas al mi ankaŭ la nomo de la plado. “Karnıyarık” signifas “şirita ventro”.

    1. dankon! mi faris ĝin por kelkaj amikoj kaj ili ŝategis! certe estontece mi faros pliajn turkajn manĝaĵojn 😉

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *