Cebiĉo, bongustaĵo kaj nacia plado perua ;)

Hej saluton! Se vi rimarkas, lastatempe mi aldonis plurajn receptojn kiuj estas vere refreŝigaj ĉar en tiuj ĉi lastaj monatoj estis kaj daŭre estas vere varme en Madrido kaj oni nature emas al malvarmaj pladoj. Hodiaŭ mi montros kiel fari cebiĉon, bongustaĵo el la riĉa kaj bunta kuirarto de Peruo, kiu en la originala versio uzas fiŝaĵon sed mi anstataŭis ĝin per ĉampinjonoj. Se vi ŝatas intensajn gustojn mi nepre rekomendas ĝin al vi!

Ingrediencoj:

  • 500 gr da ĉampinjonoj
  • 3 citronoj
  • 2 tomatoj
  • 1 avokado
  • 1/2 ruĝa cepo
  • 2 supkuleroj da petroselo
  • 2 supkuleroj da koriandro
  • 2-3 supkuleroj da olivoleo
  • Pipro laŭplaĉe
  • 1/2 supkulero da salo

Paŝoj:

La paŝoj por fari cebiĉon estas vere simplaj. Tranĉu fajne la ĉampinonojn kaj ĉion alian. Ĉion miksu bone, spicu kaj salu kaj konservu minimume unu horon en la fridujo por ke ĝi akiru fortan guston. En fridujo ĝi povas elteni tutan tagon eĉ du!

 

Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *