Kibeo, mezorienta bongustaĵo.

Saluton verduloj! Hieraŭ mi faris manĝaĵon kiun mi volis nepre kundividi ĉi tie! Temas pri kibeo, kiu estas manĝaĵo simila al viandobuloj (tamen pli grandaj) sed ili estas manĝataj sen saŭco, tiu kaze ni povas diri ke ili estas kvazaŭ grandaj krokedoj. Kibeo estas disvastigata en multaj kuirartoj: arabaj (libana, siria, palestina, iraka), turka, armena kaj kaŭkaza inter aliaj! 

Kibeo estas tiel malsamaj laŭ regionoj, ke ni, veganoj, por veganigi ĝin ne havas tiom da problemoj se ni volus ion novan aldoni aŭ ion tradician forigi 🙂 Mi malkovris ĝin hazarde kaj tuj vidinte ĝin mi sciis ke mi volis fari! La maniero fari ilin estas vere simpla kaj mi konsilas vin ankaŭ provi!

Ingrediencoj:

  • 250 gr da bulguro
  • 100 gr da fajna teksturigita sojo (ĝi iĝas 350 gr post enakvigo)
  • 1 tranĉita cepo
  • 2 ajleroj
  • 1 granda fasko da petroselo tranĉita
  • Mento kaj bazilio (opcie kaj laŭplaĉe)
  • salo
  • pipro
  • pulvorigita ajlo
  • 5 supkuleroj da maizamelo (maizena)
  • Oleo

Paŝoj:

  • Enakvigi la bulguro almenaŭ tri horojn kaj la sojon kun varma akvo tridek minutojn sufiĉos. Bone degutigu ambaŭ kaj miksu ilin kun la ajlo, cepo kaj petroselo tranĉitaj. Aldoni salon, pipron kaj pulvorigitan ajlon laŭplaĉe, miksu ĉion bone en (volbo)pato kun iom da oleo, varmigu la miksaĵon kaj lasu kuiriĝi kvin minutojn konstante movante ĝin.
  • Aldonu maizamelon kun akvo (antaŭe miksitaj), kuiru mezfajre 5-6 minutojn pli ĝis la miksaĵo iĝas pli densa. lasu ĝin malvarmiĝi.
  • Prenu plenmanon da pasto kaj donu formon al la kibeoj, fritu en abunda kaj sufiĉe varma oleo ĝis rostiĝo, eligu el la pato kaj lasu ripozu dume sur kuireja papero por forigi la troan oleon, aldonu iom da citronsuko kaj servu kun salato.

Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *