Salmoreĥo, malvarma kordova kremo.

Hej saluton! Antaŭ kelkaj tagoj mi afiŝis ĉi tie recepton pri gazpaĉo, malvarma supo. Hodiaŭ mi volas kundividi recepton pri salmoreĥo, malvarma kremo andaluza, pli specife el Kordovo, belega urbo ja vizitinda 😉 Salmoreĥo tradicie estas nur vegetaĵa ĉar temas pri kremo el tomatoj kaj pano sed kutime oni ornamas ĝin kun tranĉita kuirita ovo kaj ŝinko, tial do, mi ŝanĝis tiun ornamon uzante mangon, kiu same donas bonegan guston al ĝi!!!

Ingrediencoj:

  • 1 kg da tomatoj maturaj
  • 150 gr. da panmolo (temas pri la mola interna parto de la pano)
  • 200 gr. da olivoleo
  • Ajlero
  • Salo
  • 1/2 Mango
  • Petrosel-branĉeto por ornami

Paŝoj:

Unue ni devas senŝeligi kaj tranĉi la tomatojn kaj meti ilin en la miksaparaton, sekve aldonu la panmolon, la ajleron, abunda oleo kaj salo.
Lasu ĝin dum pluraj horoj en la fridujo ĝis malvarmiĝo. Poste servu kaj ornamu. Por tio tranĉu la mangon je etaj kvadratetoj kaj metu en la centron de la telero kaj apude la branĉeto 😉

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *