Terpombuloj farĉitaj per haketita sojviando kaj olivoj ;)

Hej saluton! Kiam mi estis infano kaj loĝis en Kubo, frapita pro la subita falo de la Fera Kurteno kaj de Sovetunio, komencis malaperi multaj manĝaĵoj kaj la restantaj iĝis tre multekostaj kaj multegaj pro malsato forlasis la landon. Unu el la tiamaj restantaj manĝaĵoj ne tro kostaj estis la terpombuloj kiujn mi multege ĝuis… Daŭrigi legi Terpombuloj farĉitaj per haketita sojviando kaj olivoj 😉

Publikigita
Kategoriitaj Aliaĵo

Karnijariko, melongeno farĉita per haketita viando.

Hej! Saluton al ĉiuj! Ĉu vi scias ke mi estas vikipediisto? De tempo al tempo mi kreas artikolojn en vikipedio pri diversaj naciaj pladoj kaj ĉi tiun mi tre ŝatis ekde la unua momento ĉar kelkaj pladoj pli facile veganigeblas ol aliaj kaj Karnıyarık estas vere facile veganigebla manĝaĵo! 🙂 Mi simple uzis teksturigitan sojon anstataŭ… Daŭrigi legi Karnijariko, melongeno farĉita per haketita viando.

Publikigita
Kategoriitaj Receptoj

Salmoreĥo, malvarma kordova kremo.

Hej saluton! Antaŭ kelkaj tagoj mi afiŝis ĉi tie recepton pri gazpaĉo, malvarma supo. Hodiaŭ mi volas kundividi recepton pri salmoreĥo, malvarma kremo andaluza, pli specife el Kordovo, belega urbo ja vizitinda 😉 Salmoreĥo tradicie estas nur vegetaĵa ĉar temas pri kremo el tomatoj kaj pano sed kutime oni ornamas ĝin kun tranĉita kuirita ovo… Daŭrigi legi Salmoreĥo, malvarma kordova kremo.

Publikigita
Kategoriitaj Receptoj

Burgero el fazeoloj, avenflokoj, melongeno kaj ĉampinjonoj!

Saluton! Antaŭ kelkaj tagoj mi faris burgeron el fazeoloj kaj avenflokoj kiun amikoj manĝis kaj ŝatis sed unu el ili diris ke ĉiuj gustoj ĝenerale estis tre leĝeraj ke io pli forta mankas. Post kelkaj tagoj mi refaris la recepton (jen ĝi!) kun aldono de pluraj spicoj kaj melongeno kaj ĉampinjonoj kaj li denove manĝis… Daŭrigi legi Burgero el fazeoloj, avenflokoj, melongeno kaj ĉampinjonoj!

Publikigita
Kategoriitaj Receptoj

Greka salato!

Hej saluton! Hieraŭ mi faris musakon, tipa manĝaĵo greka, iel simile al la itala lasanjo, sed kun tavoloj el melongeno. Mi tiom ŝatis ke mi decidis pluesplori la grekan kuirarton kaj mi faris grekan tipan salaton. Ĝi konsistas el tre bazaj ingrediencoj, ĝi estas freŝa, leĝera kaj tre bongusta! Tipa mediteranea manĝaĵo! Ingrediencoj: Laktuko 1/2… Daŭrigi legi Greka salato!

Publikigita
Kategoriitaj Receptoj