Burgero el fazeoloj, avenflokoj, melongeno kaj ĉampinjonoj!

Saluton! Antaŭ kelkaj tagoj mi faris burgeron el fazeoloj kaj avenflokoj kiun amikoj manĝis kaj ŝatis sed unu el ili diris ke ĉiuj gustoj ĝenerale estis tre leĝeraj ke io pli forta mankas. Post kelkaj tagoj mi refaris la recepton (jen ĝi!) kun aldono de pluraj spicoj kaj melongeno kaj ĉampinjonoj kaj li denove manĝis kaj ŝategis! Tiel do, mi pensis kundividi ĝin ankaŭ kun vi!

Ingrediencoj:

  • 200 gr da ruĝaj fazeoloj
  • 100 gr. da avenflokoj
  • 1/4 da rostita melongeno
  • 3 ĉampinjonoj
  • 1/2 da karameligita cepo
  • 15 gr da kikerfaruno (opcie)
  • 1/2 kafkulero da pulvorigita ajlo
  • 1/4 kafkulero da kurkumo
  • 1/4 kafkulero da kumino
  • Olivoleo
  • Pipro
  • Salo

Paŝoj:

  • Unue ni devas rosti la melongenon. Ni metu ĝin en fornon kun iom da oleo kaj salo dum 30 minutoj je 220 gradoj. Dume ni tranĉu la ĉampinjonoj kaj kun iom da salo kaj oleo fritu ĝin leĝere kaj konservu.
  • Kiam la melongeno estos rostita senŝeligu ĝin kaj uzu nur kvaronon. Metu en miksaparaton. Aldonu al ĝi la avenon, la karameligitan cepon, ĉampinjonojn, kurkumon, pulvorigitan ajlon, kuminon kaj ĉion kirlu.
  • Aldonu la ruĝajn fazeolojn (se vi ne havas ruĝajn fazeolojn, eblas ankaŭ kun lentoj aŭ kikeroj). Se vi havas kikerfarunon, miksu ĝin kun du-tri supkuleroj da akvo, miksu bone kaj aldonu al la miksaĵo kun iom da salo kaj pipro. Kirlu denove.
  • Ŝmiru viajn manojn per oleo por doni formojn al la burgeroj kaj lasu ilin ripozi minimume unu horon por ke ili iĝu pli malmolaj kaj bongustaj.
  • Mi kutime kuiras burgerojn per rostilo, sed vi estu libera ĉu rostile aŭ fritile 😉

Pesto:

  • 20 gr da kaĵunuksoj
  • 12 gr da eruko
  • Olivoleo
  • Salo

Ni preparu la saŭcon, vegana pesto el eruko kaj kuĵunuksoj. Ni metu 20 gramojn da kaĵunuksoj en pistujon. Ni pistu bone kaj sekve aldonu iom da oleo kaj la erukon (se vi ne ŝatas erukon aŭ ne havas, mi rekomendas ankaŭ uzi bazilion, spinacojn, valerianelon). Ni daŭre pistu ĉion ĝis same pasto.

Mi manĝis ĝin ĝuste kiel videblas en la foto: burgerpano, spinacoj kaj avokado. Sed se vi volas pliajn gustojn, aldonu ruĝan cepon, kukumon, tomaton kaj/aŭ aliajn ingrediencojn 🙂 Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *