Greka salato!

Hej saluton! Hieraŭ mi faris musakon, tipa manĝaĵo greka, iel simile al la itala lasanjo, sed kun tavoloj el melongeno. Mi tiom ŝatis ke mi decidis pluesplori la grekan kuirarton kaj mi faris grekan tipan salaton. Ĝi konsistas el tre bazaj ingrediencoj, ĝi estas freŝa, leĝera kaj tre bongusta! Tipa mediteranea manĝaĵo!

Ingrediencoj:

  • Laktuko
  • 1/2 ruĝa cepo
  • 1 kukumo
  • 1 verda kapsiko
  • 4 tomatoj
  • 200 gr da (malmola) tofuo
  • Ĉ. 40 nigraj olivoj
  • 1 supkulero da origano
  • Olivoleo
  • Petroselo
  • Salo kaj nigra pipro laŭplaĉe.

Paŝoj:

  • Tranĉu la tofuon je etaj kvadratoj, lasu ĝin en ujo kun seka origano, citronsuko, olivoleo kaj salo. Lasu minimume 30 minutojn en la fridujo.
  • Poste tranĉu la laktukon, kaj la ceterajn legomojn, ornamu kaj aldonu la tofuo kun kondimento.
  • Por la kondimento, oni bezonas tri supkulerojn da olivoleo, du supkulerojn da petroselo, salo, nigra pipro kaj citronsuko. Kaj nia salato jam pretas! Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *