Ekozio, kontribuu verdigi la planedon per interret-serĉado!

Ecosia (ni povas ĝin esperantigi kiel ‘Ekozio’) estas la ekologio kiu iĝas teknologio. Se vi interesiĝas pri aferoj kiaj la poluado aŭ la medio, kaj eĉ pli konkrete la senarbarigado, jen la serĉilo kiun vi nepre devus uzi ekde nun! Per simpla klakado vi povas kunlabori kun la Monda Fondaĵo por la Naturo. Ĉu vi… Daŭrigi legi Ekozio, kontribuu verdigi la planedon per interret-serĉado!

Cikonio flugas 8000 km ĉiujare por viziti sian amatinon kiu ne povas flugi.

Klepetan estas vircikonio enamiĝinta al la cikonio Malena, kiu vivas en la tegmento de Kroatio kaj kiu ne povas flugi ekde 1993 kiam ŝi estis atakita de ĉasisto. Tial, la ĉefrolulo de ĉi tiu amhistorio ĉiam revenas en la sama tago de marto ekde Sudafriko, kien ĝi migras dum vintro, norde de la kroata teritorio… Daŭrigi legi Cikonio flugas 8000 km ĉiujare por viziti sian amatinon kiu ne povas flugi.

Paneloj: fritaĵoj el la sicilia kuirarto!

La ĉifoja recepto, se mi devus kompari ĝin inter pluraj aliaj, montras grandan avantaĝon! Kutime, tradiciaj manĝaĵoj, almenaŭ tiuj konataj en pluraj landoj de ”Okcidento” preskaŭ ĉiam inkluzivas iun bestodevenaĵon, ĉu viando, ĉu lakto, ĉu fromaĝo, ĉu butero… kaj ni, veganoj, devas krei alternativojn por forigi ĉian eron el besta sufero. Min ĝojigis vidi ke… Daŭrigi legi Paneloj: fritaĵoj el la sicilia kuirarto!

Barcelono iĝis la unua ‘vegan-amika’ urbo en la mondo.

Barcelono sin deklaris ”urbo vegan-amika’’, tio estas, urbo amika al la vegetara kaj vegana kulturoj. Tiel aprobiĝis en la komisiono de Ekonomio kaj Financoj de la Urbodomo de Barcelono (Hispanio) en propono iniciatita de Respublika Maldekstro de Katalunio, kiu kalkulis je la voĉdonoj de la partioj Bcomú, CiU, PSC kaj la CUP kaj la sindeteno… Daŭrigi legi Barcelono iĝis la unua ‘vegan-amika’ urbo en la mondo.

Veganaj mafinoj kun ĉokolad-gutoj

La mafinoj (”muffins” en angla lingvo) estas vaste konata kuketo, sufiĉe bongusta kaj taŭga por diversaj manĝoj. Tiu ĉi recepto estas sufiĉe leĝera kaj sana kaj tra facile farebla. Entute ĝi postulos inter 30 kaj 40 minutoj! El ĝi povas estiĝi eĉ 12 mafinoj, sed tio dependos de viaj ujoj. Mi uzis iom grandajn ujojn… Daŭrigi legi Veganaj mafinoj kun ĉokolad-gutoj

Burgos-stila nesangokolbaso

Mi devas konfesi ke mi ne estas speciala ŝatanto de kolbasoj. Tamen, ekde mia veganiĝo mi ĝuas krei aŭ kopii receptojn kaj adapti ilin laŭ miaj preferoj. Veganoj rifuzas manĝi bestodevenajn manĝaĵojn sed tio ne signifas ke ni ne povas ĝui bonegan nesuferigan manĝaĵaron. Kolbasojn oni tradicie faras el restaĵoj de bestoj, precipe porkoj kaj… Daŭrigi legi Burgos-stila nesangokolbaso