Ekozio, kontribuu verdigi la planedon per interret-serĉado!

Ecosia (ni povas ĝin esperantigi kiel ‘Ekozio’) estas la ekologio kiu iĝas teknologio. Se vi interesiĝas pri aferoj kiaj la poluado aŭ la medio, kaj eĉ pli konkrete la senarbarigado, jen la serĉilo kiun vi nepre devus uzi ekde nun! Per simpla klakado vi povas kunlabori kun la Monda Fondaĵo por la Naturo.

Ĉu vi povas imagi kiom da serĉoj okazas en unu tago per guglo? Pro tio ĉi ĝi aperas en la numero unu inter la plej uzataj tutmonde.

Pere de Ekozio vi povas igi tiujn serĉojn arboj, ĉar tiu ĉi serĉilo donacas 80% el ĝiaj profitoj -danke al reklamoj- al programoj por la arbarigado. Nuntempe tiu ĉi mono estas donata al PlantaBillion, kun la celo planti mil milionojn da arboj antaŭ la jaro 2025 en landoj kaj regionoj kiaj Brazilo, Afriko kaj Ĉinio; kaj, ĝis 2013, ĝi kunlaboris kun WWF en la batalo por la konservado de naturaj parkoj en la brazila arbaro.

Laŭ ĝia retpaĝaro, Ekozio jam plantis pli ol 4 milionojn da arboj en la tuta mondo kaj generis 2.5 milionojn por arbarigado ekde 2009, kiam ĝi fondiĝis. Ĉio danke al la interreta serĉado kaj al ĉirkaŭ du milionoj da aktivaj uzantoj kiuj permesas al ĝi planti arbon ĉiun dek sekundojn.

Ekozio simpligas la aferon. Sufiĉas nur ŝanĝi vian kutiman serĉilon kaj ekuzu ĉi tiun ‘pli ekologian’. Vi povas uzi ĝin ĉe Fajrovulpo kaj Kromeo aŭ nur establi ĝin (www.ecosia.org) kiel ĉefpaĝo en via navigilo. Ĉiu realigata serĉo kontribuos por plibonigi la planedon.

Ne tro pensu la aferon kaj provu ĝin! Dum vi serĉas informojn per ĝi, novaj arboj estos plantitaj!

2 komentoj

  1. Ankaux ekzistas “Lilo” (www.uselilo.org) per kiu vi povas doni monon al sociaj kaj ekologiaj organizajxoj.

    Dankon por la ligo!

    1. jes, tute prave! ne nur ekzistas Ekozio sed ankaŭ aliaj ekologiaj alternativoj. Dankon pro la kundivido!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *