Veganaj meksikaj faĥitoj el sojo, fazeoloj kaj kokbeko

Saluton verduloj! Hieraŭ mi regalis esperantan amikon per faĥitoj! Mi kutime ŝategas fazeolojn kaj kuiras ilin ne gravas ĉu vintras aŭ someras. Ili ĉiam bonvenas sed mi konscias ke ili estas sufiĉe pezaj dum pli varmaj tagoj do mi decidis aldoni kokbekon por ke la faĥitoj estu pli freŝaj. La recepton mi volas kundividi kun… Daŭrigi legi Veganaj meksikaj faĥitoj el sojo, fazeoloj kaj kokbeko

Veganaj kneloj el tofuo

Hej saluton! Mi iom cerbumis kiun recepton mi preparu por ĉi semajno por vi kaj mi memoris ke en libro pruntedonita al mi mi trovis ‘interesajn’ manĝaĵojn kiujn mi povus lerni fari. Temas ĝenerale pri ajurvedaĵoj kaj malgraŭ tio ke mi skeptikas pri universalaj energioj ktp, mi kredas ke tiuj manĝaĵoj proponitaj ja bonas por… Daŭrigi legi Veganaj kneloj el tofuo

Veganaj pik-stangetoj el legomoj kaj ĉampinjonoj kun pesto!

Saluton amikoj! Antaŭ kelkaj semajnoj mi vizitis veganan restoracion kiu malfermis siajn pordojn antaŭ unu jaro ( Veggie Levél Bistro) kaj lastatempe iĝis fama inter madridaj veganoj kaj neveganoj ankaŭ. Ĝi havas precipe krudveganajn pladojn sed en nur. Ni, tri esperantistoj, mendis bongustan entreon kiu konsistas el pikstangetoj el ĉampinjonoj kaj aliaj vegetaĵoj kun pesto.… Daŭrigi legi Veganaj pik-stangetoj el legomoj kaj ĉampinjonoj kun pesto!

La plej bonaj apoj por veganoj

Nia poŝtelefono Androjdo povas multe utili por faciligi nian ĉiutagan vivon pro la granda kolekto de apoj (aplikaĵoj) kiuj troveblas ĉe Google Play. Multaj el ili plibonigas nian sperton ĉar ili informas detale pri etaj detaloj kiujn ni, kiel iamaj neveganoj ne priatentis..Mi estas vegano, kaj eble ankaŭ vi, certe ni havas tiun saman problemon.… Daŭrigi legi La plej bonaj apoj por veganoj

Publikigita
Kategoriitaj Veganismo

Spagetoj kun vegana bolonjezo! (kun filmeto!)

Hodiaŭ mi vekiĝis malfrue, mi planis fari alian pladon sed mi iomete pigris kaj mi tuj pensis pri pli facila kaj rapida recepto, mi serĉis inter miaj produktoj kaj jen! Per malmultaj ingrediencoj kaj bazaj paŝoj, oni povas majeste manĝi ĝis plensatigo! La spagetoj kun bolonjezo estas itala plado kiu iĝis ja internacia. Veganoj ankaŭ… Daŭrigi legi Spagetoj kun vegana bolonjezo! (kun filmeto!)

Silko, la silenta ekspluatado.

Kio estas silko? La silko estas natura fibro formita el proteinoj. Per ĝi oni faras teksaĵojn (silkaĵojn). Por ekhavi ĉi tiun silkon, la fabrikantoj mortigas milojn da milionoj da vermoj ĉiujare per vaporo aŭ gasoj. La alternativoj al la silko inkluzivas nilonon, poliesteron kaj filamentojn de la kapokarbo. La silko estas la fibro kiun la… Daŭrigi legi Silko, la silenta ekspluatado.