La plej bonaj apoj por veganoj

Nia poŝtelefono Androjdo povas multe utili por faciligi nian ĉiutagan vivon pro la granda kolekto de apoj (aplikaĵoj) kiuj troveblas ĉe Google Play. Multaj el ili plibonigas nian sperton ĉar ili informas detale pri etaj detaloj kiujn ni, kiel iamaj neveganoj ne priatentis..Mi estas vegano, kaj eble ankaŭ vi, certe ni havas tiun saman problemon. Kiam aliaj ŝatas ion, simple prenas el la breto kaj aĉetas. Ni veganoj, devas tuj serĉi kie troviĝas “Ingrediencoj” kielkfoje tre bone kaŝita ie, kaj legadi ĉion detale por ne stumbli kaj aĉeti ion kun mielo, lakto aŭ ovo i.a. Danke al la kreskado de vegana komunumo tutmonde, multaj ankaŭ kreis apojn por forigi tiujn ĝenojn.

Se vi ne estas vegano, mi diros ke  veganoj ne  nur ne uzas aŭ manĝas ion ajn kio devenas el besta ekspluatado. Tio signifas ke ni ankaŭ uzas nenion el silko, lano, ledo aŭ trinkas trinkaĵon kun bestodevenaj ingrediencoj. Jes, multaj ‘komunaj’ bieroj, vinoj kaj aliaj tion havas!!! Sed ne timu! Ekzistas ankaŭ apoj por tio!!!.

Bedaŭrinde ni ne havas esperantlingvajn apliakĵojn por veganoj, dume mi uzas en la hispana ĉefe kaj kelkfoje angle, eĉ se mia nivelo de la angla estas tro malalta 😉 

Por trovi lokojn:Vegman.

Precipe helpos vin trovi restoraciojn aŭ aliajn lokojn tute aŭ parte vegetraj, veganaj kaj krudveganaj ĉirkaŭ la mondo. Simple tajpu nomon de urbo kaj ĝi tuj montros la opciojn. Eblas legi en ĝi kritikojn kaj ĉiaspecajn komentojn. Verdire, ĝi estas disponebla nur por iPhones-uzantoj sed ĝia reta versio ofertas la saman informon.

HappyCow

Plejverŝajne estas la plej uzata apliakĵo por ĉi celo. Same kiel la antaŭa, ĝim ontras veganajn lokojn en la tuta mondo. La aplikaĵo ne estas senpaga sed la retpaĝo same montras la infomojn sen plia kosto.

.

Por trovi produktojn sen besta sufero:

Cruelty-Free App

Tiu ĉi apo havas tre kompletan liston de produktoj por la persona higieno, kosmetikaĵoj kaj hejma purigado, i.a. tute taŭgaj por veganoj. Eblas serĉi la produkton laŭ nomo aŭ kompanio. 

 

Por kontroli devenon de la ingrediencoj:

VRG

La apo apartenas al la grupo Vegetarian Resource Group aŭ VRG laŭ la anglalingvaj sigloj. En la apo vi trovos liston de pli ol 200 ingrediencoj de manĝaĵoj, kiuj estas kategoriigitaj laŭ ingrediencoj veganaj kaj ne veganaj. Ankaŭ vi trovos mallongan eksplikon pri iliaj uzoj kaj la fontoj de ĉiuj ingrediencoj. 

¿Es vegan?

 Jen mia plej uzata aplikaĵo kiam mi iras aĉeti al neveganaj supermarktoj. Ĝi ekzistas hispane akj angle kaj montras amleksan liston de ingrediencojn kiu estas veganaj, dubigaj aŭ tute neveganaj. Ĝi montras ankaŭ eksplikon pri ĉiu ingredienco. Nur por Androjdo.

Animal-Free

Estas alia samcela apo kiun mi malpli uzas sed same bonas. per ĝi eblas scii kiu veganas kaj kiu ne. 

 

Barnivore

Jen aplikaĵo specife pri trinkĵoj: vinoj, bieroj kaj likvoroj. En la produktado kaj distilado de kelkaj trinkaĵoj uziĝas bestodevenaj ingrediencoj kiaj ostoj kaj ovo. Nur tajpu la nomon de trinkaĵo alkohola kaj ĝi indikos per verda koloro se veganas kaj per ruĝa se ne.

 

Por sekvi veganan dieton

 

21-Day Vegan Kiscksart

Ĉi apo estis kreta de la Komitato de Kuracistoj por la Respondeca Medicino aŭ PCRM laŭ anglalingvaj sigloj. La apo gvidos vin dum 21 tagoj pere de menuoj (maten, tag kaj vespermanĝoj kaj kolazionoj) kaj receptoj kun montro de la nutrigaj proprecoj

 

Por trovi receptojn:

Foodgawker.

Ĝi havas sekcion de veganaj kaj vegetaranaj receptoj.

Recetas vegetarianas

Jen hispanlingva apo kiun mi ofte uzas. Ĝi apartenas al la retpaĝaro ”paravegetarianos.com”. Ĝi havas multegan veganajn receptojn.

 

 

.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *