Karotkukoj havas tre longan historion ĉar ili venas el la Mezepoko kaj iĝis pli famaj en la duono de la pasinta jarcento en Britio pro la dolĉeco de karotoj ĉar tiam dolĉigaĵoj estis pli kostaj kaj karotoj pli facile troveblis. Kvankam ekzistas tre simpla versio de la karotkuko, aliaj ankaŭ aldonas sekajn fruktojn, pomon, spicojn… Daŭrigi legi Vegana karotkuko kun oranĝkovraĵo
Kategorio: Receptoj
Etaj veganaj omletoj el legomoj!
Saluton karaj! En Hispanio kaj en multaj landoj latinamerikaj, kaj verŝajne en aliaj mondopartoj, tre kutimas la omletoj. En Hispanio ili povas esti grandaj kaj dikaj, samkiel telero, miksaĵo el terpomoj kaj ovo kaj ankaŭ kelkfoje kun spinacoj aŭ kukurbeto. Ekzistas ankaŭ multaj veganaj versioj kiuj provas imiti la tradician recepton anstataŭante la ovon per… Daŭrigi legi Etaj veganaj omletoj el legomoj!
Veganaj meksikaj faĥitoj el sojo, fazeoloj kaj kokbeko
Saluton verduloj! Hieraŭ mi regalis esperantan amikon per faĥitoj! Mi kutime ŝategas fazeolojn kaj kuiras ilin ne gravas ĉu vintras aŭ someras. Ili ĉiam bonvenas sed mi konscias ke ili estas sufiĉe pezaj dum pli varmaj tagoj do mi decidis aldoni kokbekon por ke la faĥitoj estu pli freŝaj. La recepton mi volas kundividi kun… Daŭrigi legi Veganaj meksikaj faĥitoj el sojo, fazeoloj kaj kokbeko
Veganaj kneloj el tofuo
Hej saluton! Mi iom cerbumis kiun recepton mi preparu por ĉi semajno por vi kaj mi memoris ke en libro pruntedonita al mi mi trovis ‘interesajn’ manĝaĵojn kiujn mi povus lerni fari. Temas ĝenerale pri ajurvedaĵoj kaj malgraŭ tio ke mi skeptikas pri universalaj energioj ktp, mi kredas ke tiuj manĝaĵoj proponitaj ja bonas por… Daŭrigi legi Veganaj kneloj el tofuo
Veganaj pik-stangetoj el legomoj kaj ĉampinjonoj kun pesto!
Saluton amikoj! Antaŭ kelkaj semajnoj mi vizitis veganan restoracion kiu malfermis siajn pordojn antaŭ unu jaro ( Veggie Levél Bistro) kaj lastatempe iĝis fama inter madridaj veganoj kaj neveganoj ankaŭ. Ĝi havas precipe krudveganajn pladojn sed en nur. Ni, tri esperantistoj, mendis bongustan entreon kiu konsistas el pikstangetoj el ĉampinjonoj kaj aliaj vegetaĵoj kun pesto.… Daŭrigi legi Veganaj pik-stangetoj el legomoj kaj ĉampinjonoj kun pesto!
Burgero el kikeroj, tofuo kaj aveno
Hodiaŭ mi volis iom rapide manĝi ĉar mi tre malsatis kaj ne povis atendi por pli ”ellaborita” manĝaĵo. Tio bonas, ĉar tio signifas ke preparado de burgeroj ne postulas tiom da tempo kaj zorgoj kompare kun aliaj manĝaĵoj. La almanĝaĵo estas tio kion tiumomente mi havis en la glaciŝranko kaj mi ĝojis pro la rezulto.… Daŭrigi legi Burgero el kikeroj, tofuo kaj aveno