Etaj veganaj omletoj el legomoj!

Saluton karaj! En Hispanio kaj en multaj landoj latinamerikaj, kaj verŝajne en aliaj mondopartoj, tre kutimas la omletoj. En Hispanio ili povas esti grandaj kaj dikaj, samkiel telero, miksaĵo el terpomoj kaj ovo kaj ankaŭ kelkfoje kun spinacoj aŭ kukurbeto. Ekzistas ankaŭ multaj veganaj versioj kiuj provas imiti la tradician recepton anstataŭante la ovon per kikerfaruno. 

Nun mi volas kundividi kun vi tre bongustan kaj nutrigan pladon kiu konsistas el etaj omletoj kiuj estas tre buntaj kaj bongustegaj! Jen ĝi:

Ingrediencoj:

  • 1 kukurbeto
  • 3 terpomoj
  • 2 karotoj
  • 1 ruĝa cepo
  • 1 blanka cepo
  • Manpleno da pizoj
  • 6 kuleroj da kikerfaruno
  • Olivoleo
  • Salo
  • Papriko
  • Kumino
  • Citronsuko

Paŝoj:

  • Unue senŝeligu la karotojn, la kukurbeton, la cepojn kaj la terpomojn. Tranĉu ilin ”brunuaze”, t.e. je etaj kvadratetoj.
  • Sekve metu iom da olivoleo en la fritilon kaj aldonu ĉiujn legomojn kaj lasu ĝin kuiri malrapide je malalta fajro.
  • Kiam la legomoj estu jam molaj, manĝeblaj, aldonu salon, citronsukon kaj la spicojn.
  • Aldonu akvon (entute pli malpli duonglaso) al la kikerfaruno kaj movi ĝin ĝis la likvaĵo estu simila al kirlita ovo.
  • Verŝu la kikerfarunon en la legomojn kaj bone movu ĝin ĝis formiĝo de pasto.
  • Lasu ĝin malvarmetiĝi, donu al ili rondan formon (mi uzis burger-muldilon) kaj fritu sur pato ambaŭflanke

 

kaj jen ĉio, bonan apetiton!!!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *