Vegana karotkuko kun oranĝkovraĵo

dav

Karotkukoj havas tre longan historion ĉar ili venas el la Mezepoko kaj iĝis pli famaj en la duono de la pasinta jarcento en Britio pro la dolĉeco de karotoj ĉar tiam dolĉigaĵoj estis pli kostaj kaj karotoj pli facile troveblis. Kvankam ekzistas tre simpla versio de la karotkuko, aliaj ankaŭ aldonas sekajn fruktojn, pomon, spicojn (cinamo, zingibro, muskato, vanilo…) temas pri unu el miaj plej ŝatataj kukoj kune kun la ĉokolada 😉 Kompreneble, mi faras ĝin vegane kaj tiun recepton mi volas montri al vi. Unuvorte ĝi estas bongustega!

La karoto igas la kukon tre spongeca kaj kun la nuksoj kaj la aromo de la cinamo kaj vanilo ĝi iĝas kaprico tro tentiga!. Jen la recepto, facila kaj simpla!

Ingrediencoj

  • 300 gr da nerafinita faruno
  • 270 gr da sukerkano
  • 300 gr da raspita karoto
  • 130 gr da nuksoj
  • 200 ml da akvo
  • 180 ml da sunfloroleo
  • 1 kulereto da salo
  • 1 kulereto da cinamo (pulvoro)
  • 1 kulereto da hidrokarbonato
  • 1 kulereto da seka gisto
  • 1 kulereto da likva vanilo

Oranĝkovraĵo (opcia)

  • 100 ml da oranĝosuko
  • 250 gr da glazursukero

Paŝoj:

  • En poto kribru la farunon kun la gisto kaj la hidrokarbonato kaj miksu kun la sukero, salo kaj cinamo.
    Senŝeligu kaj raspu la karoton.
  • Aldonu al la poto la oleon, akvon, vanilon, raspitan karoton kaj disppartigitajn nuksojn kaj bone kirlu (ĉu mane ĉu ile) por akiri samecan paston.
  • Verŝu la paston en muldilon por la forno. Mi uzis rektangulan muldilon sed uzu vin kiun ajn vi havu sed kiu estu taŭga por la forno..
  • Lasu ĝin forne ĉirkaŭ unu horo je 180º kaj poste kontrolu ke ĝi estas jam kuirita. Se mankus post unu horo, lasu 15 minutojn pli.
  • Elmuldiligu ĝin kaj gustumu kun teo aŭ infuzaĵo

Oraĝkovraĵo:
Ni povus kovri la kukon per kovraĵo el oranĝosuko miksita kun glazursukero. Miksu bone kaj poste ŝmiru la kukon, ĝi tiel havos dolĉan kaj citrusan ‘tuŝon’.

 

Bonan apetiton!!!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *