Panumita fileo el melongeno! Saluton verduloj! Hodiaŭ mi preparis manĝaĵon kiun mi multe ŝatas sed verdire la foto estas pasintajara ĉar mi forgesis kundividi kun vi la recepton tiumomente kaj nun mi volas ĝin prezenti al vi! Temas pri bongustega fileo el melongeno. Ĝi iel imitas la tipajn panumitajn fileojn el viando el Italio (precipe… Daŭrigi legi Vegana milano-stila fileo!
Kategorio: Receptoj
El la afrika kuirarto: Mafeo, legomstufaĵo kun ternuksa butero.
Saluton karaj! Hodiaŭ por la unua fojo, almenaŭ konscie, mi faris manĝaĵon el nigra Afriko kaj mi vere ĝojas pro la bonega rezulto! Kvankam oni povus pensi ke ĝi foras kaj malsamas al mia kuirarto, tio tute eraras! Mi venas el Kubo kaj tie afrikanoj kaj eŭropanoj miksis siajn kuirartojn kaj kreis novajn pladojn kaj… Daŭrigi legi El la afrika kuirarto: Mafeo, legomstufaĵo kun ternuksa butero.
Ruĝa bet-kuko!
Saluton! Hieraŭ mi faris betokukon, post kelkaj malsukcesaj provoj, kiun mi tre ŝatis kaj volis kundividi ĝin kun vi! Mi rekomendas manĝi ĝin kun teo kaj por ke ĝi estu ‘pli sana’ ne aldonu la kremon. Ĝuu ĝin kaj bonan apetiton! Ingrediencoj: Muldilo 18 x 10 cm Por la kuko: 290 gr da faruno 220… Daŭrigi legi Ruĝa bet-kuko!
Vegana azi-stila fritita rizo
Hej saluton! Ĉu vi neniam manĝis en ĉina restoracio? Se vi iam ajn manĝis tie, certe kaj nepre vi rimarkis ke ili havas tiun frititan rizon. Ĝi ĉiam estas en ĉiuj ĉinaj restoracioj kaj plejverŝajne en aliaj restoracioj kies kuirartoj estas aziaj. Ĉar tiu maniero kuiri ĝin estas komuna al landoj kiaj Koreio, Filipinoj, Vjetnamio,… Daŭrigi legi Vegana azi-stila fritita rizo
Tabuleo el kvinoo
Lastatempe tro varmas en Eŭropo kaj mi esploras pri novaj manĝaĵoj okaze de la varmaĉa somero! Hodiaŭ mi faris tabuleon en mia laborejo kaj ĝi vekis la atenton de la klientoj ĉar novaĵo. Unuafoje mi sciis pri tabuleo en 2013 kiam mi laboris en restoracio en Armenio. Kvankam ĝi ne estas tipe armena sed siria-libana,… Daŭrigi legi Tabuleo el kvinoo
Vegana falafelo el lentoj
FaIafelo estas sufiĉe antikva recepto kaj komna manĝaĵo en multaj landoj de Azio kaj Nord-Afriko kiaj Barato, Pakistano, Egiptujo, Libano, Maroko kaj multaj aliaj. Temas fakte pro krokedoj aŭ kneloj el guŝoj (kikeroj, lentoj, sojo ktp) Jen tradicia recepto kiun mi proponas al vi, facila, nutriga kaj bongustega! Ĝuu ĝin! Ingrediencoj: 250 gr da lentoj… Daŭrigi legi Vegana falafelo el lentoj