Vegana milano-stila fileo!

Panumita fileo el melongeno!

Saluton verduloj! Hodiaŭ mi preparis manĝaĵon kiun mi multe ŝatas sed verdire la foto estas pasintajara ĉar mi forgesis kundividi kun vi la recepton tiumomente kaj nun mi volas ĝin prezenti al vi! Temas pri bongustega fileo el melongeno. Ĝi iel imitas la tipajn panumitajn fileojn el viando el Italio (precipe Milano) kaj el Argentino pro la itala influo. Tiun manĝaĵon oni konas kiel “Cotoletta alla milanese” itale, “milanesa” hispane, “Veal Milanese” angle kaj “Отбивная по-милански” ruse, inter aliaj.

Temas pri bongusta, facile farebla vegana versio de la tradicia plado. Ĝi konsistas el simplaj ingrediencoj kaj simplaj kuirpaŝoj. Mi akompanis ĝin per salato, gvakamolo kaj akvomelon-kirlaĵo por refreŝigi min ĉar la varmo iĝas neeltenebla en Madrido dum somero! Ĝuu ĝin!

Ingrediencoj: (por du homoj)

  • 1 granda melongeno
  • 2 supkuleroj da kikerfaruno
  • 2 supkuleroj da tritikfaruno
  • 1 taso da akvo
  • 1 taso da raspita pano
  • Freŝa petroselo
  • Origano
  • Kumino
  • Pulvorigita ajlo
  • Salo

Paŝoj:

  • La unua paŝo kiun ni devas fari estas senŝeligado de la melongeno, sekve tranĉu ĝin laŭlonge inter 1 kaj 1,5 milimetroj larĝe, ne pli ol tio. Salumu ilin kaj lasu subakve ĉirkaŭ 15 min.
  • Poste ni kunigos ambaŭ farunojn kun la taso da malvarma akvo. Se vi nur havas tritikfarunon ne gravas, simple duobligu la kvanton da tritikfaruno. Bone miksu ĉion movante ĝin rapide. Se la konsisto iĝus tro densa aldonu iom da akvo. Metu surfajre kaj ade movetu kaj lasu ĝin varmiĝi, elfajrigu kaj lasu ripozi por uzi ĝin poste malvarme.
  • Nun aldonu al la preparaĵo la salon, spicojn, tranĉu la petroselon kaj same aldonu kaj movu. Metu la melongenajn fileojn en ĝin, sekve en la raspitan panon kiu devus sin trovi en alia supkulero kaj poste fritu en pato kun abunda varma oleo.

Kaj jen ĉio, bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *