Vegana falafelo el lentoj

FaIafelo estas sufiĉe antikva recepto kaj komna manĝaĵo en multaj landoj de Azio kaj Nord-Afriko kiaj Barato, Pakistano, Egiptujo, Libano, Maroko kaj multaj aliaj. Temas fakte pro krokedoj aŭ kneloj el guŝoj (kikeroj, lentoj, sojo ktp) Jen tradicia recepto kiun mi proponas al vi, facila, nutriga kaj bongustega! Ĝuu ĝin!

Ingrediencoj:

  • 250 gr da lentoj
  • 2-3 ajleroj
  • Mezgranda cepo
  • Tranĉita petroselo
  • Nigra pipro
  • Kulereto da kumino
  • 8 gramoj da seka gisto
  • Salo
  • Olivoleo
  • Koriandro (opcie)

Paŝoj:

  • Unue ni devas lasi la lentojn dum tuta antaŭa nokto en abunda akvo por ke ili moliĝu. Degutu bone la lentojn kiam vi ekpreparos la lentojn.
  • Senŝeligu la ajlerojn kaj la cepon, lavu la petroselon kaj la koriandron. Metu ĉiujn ĉi ingrediencojn en kirlilo kaj muelu ĝin bone, por ke la lentoj estu sufiĉe maĉitaj sed se retas pli grandetaj pecoj ne gravas. Metu en grandan poton la aliajn ingrediencojn, aldonu salon, pipron laŭplaĉe, pulvoran kuminon kaj la giston, kaj bone miksu ĉion, mane aŭ ile.
  • Lasu la paston en la fridujo minimume unu horon. Poste mane formu buletojn (4-5centimetrajn) kaj mane premplatigu ilin.
  • Fritu la falafelon en abunda varma sunfloroleo kaj kiam ili estu orkoloraj, metu sur kuirpapero por forigi la oleon kaj manĝu ĝin kun saŭco (veganezo), salato kaj kun pano (eblas kun armena pano lavaŝo aŭ la greka pita-pano) kaj bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *