Tabuleo el kvinoo

Lastatempe tro varmas en Eŭropo kaj mi esploras pri novaj manĝaĵoj okaze de la varmaĉa somero! Hodiaŭ mi faris tabuleon en mia laborejo kaj ĝi vekis la atenton de la klientoj ĉar novaĵo. Unuafoje mi sciis pri tabuleo en 2013 kiam mi laboris en restoracio en Armenio. Kvankam ĝi ne estas tipe armena sed siria-libana, tabuleo estas sufiĉe populara tie kaj eĉ kelkfoje mi preparis ĝin laboreje. Mi memoris pri ĝi kaj iom adaptis kaj anstataŭis la bulguron kaj uzis kvinoon. La manĝaĵo estas freŝa kaj simpla, vi nur devas havi la jenajn ingrediencojn kaj sekvi simplajn paŝojn:

Ingrediencoj:

  • 200 gr da kvinoo
  • 1 taso da petroselo
  • 1/2 taso da mento
  • 1/2 da koriandro
  • 1 kukumo
  • 1 granda tomato
  • 1 citrono

Paŝoj:

  • Unue lavu la kvinoon sub varma kuranta akvo. Varmigu akvon en poto kun iom da salo kaj aldonu la kvinoon. Lasu ĝin boli ĉirkaŭ 15 min. ĝis la kvinoo estu preta. Degutigu la kvinoon kaj metu ĝin sub malvarma akvo kaj konservu.
  • Senŝeligu la kukumon kaj tanĉu ĝin je etaj kvadratetoj. Same pri la tomato kaj la cepo, tranĉu ilin je pecetoj.
  • Fajne tranĉu la petroselon, menton kaj koriandron.
  • Miksu ĉion en poto: kvinoo, tomato, kukumo, herboj kaj fine aldonu citronsukon kaj salon laŭplaĉe. Metu en fridujon kaj lasu ĝin malvarmiĝi. Servu malvarme!                                                                                                         Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *