Ruĝa bet-kuko!

Saluton! Hieraŭ mi faris betokukon, post kelkaj malsukcesaj provoj, kiun mi tre ŝatis kaj volis kundividi ĝin kun vi! Mi  rekomendas manĝi ĝin kun teo kaj por ke ĝi estu ‘pli sana’ ne aldonu la kremon. Ĝuu ĝin kaj bonan apetiton!

Ingrediencoj:

  • Muldilo 18 x 10 cm
  • Por la kuko:
  • 290 gr da faruno
  • 220 gr da sukero
  • 2 kuleretoj da (seka) gisto
  • 1/2 kulereto da hidrokarbonato
  • 1/2 kulereto da salo
  • 2 da kuleretoj da vanil-esenco
  • 2 kuleroj da vinagro
  • Suko el citrono (nur duono)
  • 100 gr da sojlakto
  • 150 gr da sunfloroleo
  • 200 gr da kirlita beto
  • Opcie: ruĝa beta kolorigaĵo

 

  • Kuko:
  • Unue miksu ĉiujn sekajn ingrediencojn: la faruno, la sukero, hidrokarbonato, gisto kaj la kulereto da salo kaj movu ĉion bone.
  • Sekve aldonu al ĝi la malsekajn ingrediencojn: la beto (kuirita kaj kirlita), sunfloroleo, sojlakto, vanilesenco, vinagro, citronsuko kaj se vi havas betan kolorigaĵon ankaŭ metu ĝin.
  • Ĉion movu bone kaj metu en la muldilon kaj sekve metu en la fornon dum 1 horo proksimume je 180 gradoj. Kontrolu ke ĝi estu preta fendiganta fajnan ilon.
  • Lasu ĝin malvarmiĝi kaj tranĉu duone, farĉu per la kremo kaj poste kovru ĝin ankaŭ kaj plu lasu malvarmigi ĝin.

Kovraĵo:  Vanilkremo

  • 500 gr da sojlakto
  • 80 gr da bruna sukero
  • 60 gr da maizamelo “Maizena”
  • 60 gr da sojlakto (krom la alia kvanto)
  • Vanilesenco
  • 60 gr da vegetaĵa butero (margarino)

Paŝoj:

  • Miksu 60 gr da sojlakto kun la maizamelo kaj movu ĝin bone.
  • Miksu 500 gr da sojlakto kun la sukero kaj varmigu, kiam ĝi bolu aldonu iom post iom la sojlakton kun la maizamelo kaj konstante movu.
  • Aldonu al ĝi la margarinon kaj fine la vanilesencon (unu supkulero sufiĉas) kaj daŭre movu kaj en ampleksa muldilo aŭ ujo disfaldigu ĝin kaj malvarmigu.

2 komentoj

    1. hej saluton! veganoj ne uzas bestodevenajn aĵojn inkluzive de abel.mielo. Tamen, mi rekomendas al vi uzi nerafinitan brunan sukeron aŭ agav-siropo aŭ agav-mielo kiu estas tre simila al la abelmielo kaj la gusto iel similas al karamelo 🙂

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *