Senalkohola refreŝiga moĥito.

Saluton verduloj! La printempo jam alproksimiĝas freneze varme! En Madrido la temperaturoj nunaj atingas 21 gradojn en, teorie, vintra sezono ankoraŭ! Mi kutime ĉiuvespere eliras piedmarŝi kelkajn kilometrojn kaj la korpo petas al mi ion refreŝigan. Tamen, la kutimaj industriaj refreŝigaĵoj estas plenaj de sukero kaj kemiaĵoj kiujn mi volas ĉiel eviti. Kial do, ne… Daŭrigi legi Senalkohola refreŝiga moĥito.

Farĉitaj melongenoj laŭ armena maniero

dav

Saluton! Բարև Melongenoj estas tre ŝatataj kaj tre aprezataj en la mediteranea kaj kaŭkaza kuirartoj. Ni povas trovi ilin farĉitaj, rostitaj, frititaj, kremigitaj… Sed, el ili ĉiuj mia plej ŝatata estas la farĉita melongeno. Oni povas trovi tiajn farĉaĵojn ne nur en Armenio sed ankaŭ en ĝiaj ĉirkaŭaj landoj. La recepto ne estas komplika kaj… Daŭrigi legi Farĉitaj melongenoj laŭ armena maniero

Gumbo, el la sud-Usona kuirarto.

Saluton verduloj! Jam ekde pasinta jaro mi volis fari ĉi pladon sed mi iom atendadis. Principe temas pri iom komplika manĝaĵo ĉar la guŝojn oni devus enakvigi kaj kuiri, kaj ili estas sufiĉe malmolaj! Tial mi decidis aĉeti kuiritajn por simpligi la paŝojn. Mi diros ke mi amegas preskaŭ ĉiajn guŝojn kaj mi povus manĝi… Daŭrigi legi Gumbo, el la sud-Usona kuirarto.

Vegana kirlovaĵo el tofuo

Saluton! En la lastaj tagoj mi trajnvojaĝis tra Benelukso (Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio) kun mia koramiko. Tie ni plejparte manĝis ekstere, ne hejme, kaj tiel ni adaptiĝis al la lokaj manĝkutimoj, kompreneble, laŭ vegana versio. Lastatempe mi ne plu provadis imiti tradiciajn pladojn kun bestodevenaĵoj sed simple manĝadis legomojn, cerealojn kaj fruktojn. Tamen, ĉi foje… Daŭrigi legi Vegana kirlovaĵo el tofuo

Maroka fazeolaĵo “Lubia”.

Saluton! Antaŭ kelkaj semajnoj mi gastigis esperantan marokan amikon kiun mi ekkonis antaŭ 7 jaroj kaj kiun mi akceptis hejme por la dua fojo! Mi pensis fari ion marokan por gustumi tiun kuirarton kiun mi apenaŭ konas krom la tipaj humuso aŭ falafelo. Tre surprize mi trovis facile fareblan fazeolaĵon kiun mi ŝategis kaj hodiaŭ… Daŭrigi legi Maroka fazeolaĵo “Lubia”.

Florbrasikaj kneloj kun tomatsaŭco kun bazilio

Saluton karaj! Jen nova recepto post longa dormado kutima ĉe mi! Vintre mi estas kaj okupata kaj laca kaj ne multe emas kuiri ĉe mi, tial do, mi longe paŭzas ĝis alveno de la printempo! Jen bongustaj kneloj el florbrasiko kiujn mi faris por la menuo de la restoracio kie mi laboras kaj ili tre… Daŭrigi legi Florbrasikaj kneloj kun tomatsaŭco kun bazilio