Vegana kirlovaĵo el tofuo

Saluton! En la lastaj tagoj mi trajnvojaĝis tra Benelukso (Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio) kun mia koramiko. Tie ni plejparte manĝis ekstere, ne hejme, kaj tiel ni adaptiĝis al la lokaj manĝkutimoj, kompreneble, laŭ vegana versio.

Lastatempe mi ne plu provadis imiti tradiciajn pladojn kun bestodevenaĵoj sed simple manĝadis legomojn, cerealojn kaj fruktojn. Tamen, ĉi foje mi vidis en ĉarma kaj bonveniga restoracio je kelkaj paŝoj de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, ke en ĝia manĝkarto aperas vegana kirlovaĵo kiun mi tuj decidis frandi!

Ofte oni kritikas la veganojn kiuj ŝatas imiti la bestodevenajn produktojn. Veganoj, laŭetike, kontraŭas ĉian ekspluatadon, sed tio ne signifas ke ili ne sopiras je tiaj iamaj manĝaĵoj kiuj ofte memorigas niajn plej fruajn jarojn. Tial, se besto ne suferas, kial ne fari tiajn imitaĵojn?

Tiu ĉi plado estas tiel facile farebla samkiel la tradicia kirlovaĵo. Por ĝi minimume ni nur bezonas tofuon, salon kaj kurkumon. Preferindas la uzo de la ”barata nigra salo” (konata kiel Kala Namak) ĉar ĝi estas tre riĉa je sulfuro kaj gustas je ovo, kio pli realigos nian imitaĵon. Ĝi aĉeteblas ĉe barataj kaj veganaj vendejoj en multaj landoj aŭ per intereto ankaŭ.

 

Ingrediencoj (por du uloj):

  1. 225 gr da malmola tofuo
  2. Kulereto da kurkumo
  3. Kulereto da salo (se Kale Namak eĉ pli bone)
  4. Plantoleo (mi uzis olivan)
  5. Kulero da ŝenoprazo

 

Paŝoj:

  1. Diserigu la tofuon per forko por ke ĝi aspektu kiel kirlovaĵo. Estu zorgema kaj ne tro diserigu ĝin.
  2. Aldonu la diserigitan tofuon al pato (fritilo) jam varma kaj kun iom da oleo. Same aldonu la aliajn ingrediencojn. Ĉion kirlu bone dum kvin-dek minutoj je meza fajro ĝis ĉiuj ingrediencoj sameciĝu.
  3. Servu tuj surtelere. Mi ornamis ĝin per ŝenoprazo kaj nigra pipro kaj manĝis kun pano kaj tomato. Ĝi tre bongustis!

Bonan apetiton!

2 komentoj

  1. Bonvenon por la reveno de Vegana Arto!

    Do, mi prefere neniam farus falsajn ovojn sen kanaboleo kaj flava gisto

    1. saluton! mi ne konis tiun ingrediencon! mi supozas ke la gisto donas fromaĝguston sed pri kanaboleo mi scias nenion! Dankon pro la bonvenigo!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *