Farĉitaj melongenoj laŭ armena maniero

dav

Saluton! Բարև
Melongenoj estas tre ŝatataj kaj tre aprezataj en la mediteranea kaj kaŭkaza kuirartoj. Ni povas trovi ilin farĉitaj, rostitaj, frititaj, kremigitaj… Sed, el ili ĉiuj mia plej ŝatata estas la farĉita melongeno. Oni povas trovi tiajn farĉaĵojn ne nur en Armenio sed ankaŭ en ĝiaj ĉirkaŭaj landoj. La recepto ne estas komplika kaj konsistas el simplaj ingrediencoj kaj mi certas ke vi ofte faros ĝin post la unua provo! Kiam mi manĝas ĝin, mi mense kaj guste translokiĝas al Armenio kaj mi amas tion 🙂

Ingrediencoj:
7-8 melongenoj ne tro dikaj, prefere longetaj kaj rektaj por pli facila fritado.

Por la farĉaĵo:

  • 1 meza cepo, fajne tranĉita
  • 1 meza kukurbeto, tranĉita en malgrandajn kubojn
  • 1-2 freŝaj verdaj kapsikoj tranĉitaj en malgrandajn kubojn
  • 4-5 supkuleroj da olivoleo
  • ½ taso da tomatsaŭco, freŝa aŭ endosigita
  • 1 kuleroj da ruĝa kapsika pasto
  • 2-3 kuleroj da tomatsaŭco (nedeviga)
  • 4-5 ajleroj, tranĉitaj
  • Freŝa cilantro, fajne tranĉita por aldono al la melongenoj kaj posta ornamo surtelera.
  • Salo kaj pipro laŭplaĉe
  • ½ kulereto da kareo pulvorigita
  • ½ kulereto da kurkumo
  • 1 kulereto da kajena pipro (sed ne uzu se vi ne ŝatas ĝin)

Ni ankaŭ uzos duontason da tomatsaŭco miksita kun duontaso da akvo.

Lavu kaj parte senŝeligu la melongenojn lasante ĝin kun strio senŝela kaj alia strio kun la ŝelo.

Metu la melongenojn en salan akvon, kovru ilin per telero por ke ĉiuj melongenoj estu tute kovritaj.

Farĉaĵo:

  • Fritu la tranĉitan cepon kun olivoleo ĝis ĝi estu travidebla. Aldonu la tranĉitan kukurbeton, la kapsikojn kaj plu kuiru ĝis ĉio estu mola.
    Miksu la pistitan tomaton kun la kapsika pasto kaj la tomatsaŭco kaj aldonu al la legomoj surfajraj.
  • Plu kuiradu ĝin dum ĉirkaŭ 10 minutoj kaj aldonu ĉiujn spicojn. Elfajrigu kaj lasu ĝin malvarmiĝi.
  • Sekigu la melongenojn, ŝmiru ilin per abunda olivoleo kaj sur pato fritu ilin je mez-malalta fajro kaj lasu malvarmiĝi.
  • Antaŭvarmigu la bakfornon je 200 gradoj, metu la melongenojn sur bakpleton. Fendu ilin  laŭlonge kaj malfermu ĝin kreante ujon.
  • En tiu ‘ujo’ kreita ni aldonos tiom da farĉaĵo kiom ni povos. Verŝu la miksaĵon el diversaj saŭcoj kaj akvo inter la melongenoj kovrante la bakpleton.
  • Kovru ĝin per aluminifolio kaj baku dum 25-35 minutoj.
  • Forigu la aluminifolion kaj plu kuiru ĝin 20-25 minutojn.
  • Ornamu per freŝa koriandro.

Servu la melongenojn kaj ĝuu!

Bonan apetiton!

Բարի ախորժակ

 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *