Gumbo, el la sud-Usona kuirarto.

Saluton verduloj! Jam ekde pasinta jaro mi volis fari ĉi pladon sed mi iom atendadis. Principe temas pri iom komplika manĝaĵo ĉar la guŝojn oni devus enakvigi kaj kuiri, kaj ili estas sufiĉe malmolaj! Tial mi decidis aĉeti kuiritajn por simpligi la paŝojn. Mi diros ke mi amegas preskaŭ ĉiajn guŝojn kaj mi povus manĝi ilin tage kaj nokte senlace kaj senhalte. Post mia malkovro de la sudusona ‘nigrula’ kuirarto, mi nur bedaŭras ke tiaj pladoj ne vaste famiĝis favore al rapidmanĝaĵoj kaj ni primokas ilin pro manko de bona kuirarto, kio ne tute veras! Tie estas multaj tradiciaj manĝaĵoj kaj ni povas fari tute veganajn versiojn. Mi faris manĝaĵon el Luiziano kaj usona Meksika golfo kiu nomiĝas Gumbo . Temas pri tre ampleksa manĝaĵo ĝi varias de unu loko al alia, ne rigida aŭ strikta rilate al ĝiaj ingrediencoj uzendaj. Plejparte oni preparas ĝin dum la malvarmaj monatoj. Ni diru ke temas pri densa supo kun fiŝaĵoj, viandoj, marfruktoj aŭ nur vegetaĵoj. Ĉi lastan ni faros.

Por tiu ĉi recepto ni uzos tri malsamajn guŝojn: nigrajn fazeolojn, blankajn fazeolojn kaj kikerojn. Kiel mi diris antaŭe por ne komplikigi min, mi aĉetis dosojn kun jam kuiritaj guŝoj. Ankaŭ ni devos fari rostitan saŭcon (france roux), kio estas vere simpla. Kaj alia grava ingredienco estas la gomboj, kiun oni pli konas en Afriko kaj en kelkaj landoj amerikaj. Tamen, se vi ne trovus ĝin facile, uzu terpomojn anstataŭe.

Ingrediencoj:

  • 60 ml da olivoleo
  • 30 gramoj da faruno
  • 1 mezgranda cepo, tranĉita
  • 1 verda kapsiko, kvadrate tranĉita
  • 1 celeri-tigo, tranĉita
  • 3 ajleroj, tranĉitaj
  • 200 gramoj da gomboj, tranĉitaj
  • 400 gramoj da tomatsaŭco
  • 600 ml da vegetaĵa likvaĵo
  • 8 ĉampinjonoj, tranĉitaj kvarone
  • ½ kulereto da seka timiano
  • ½ kulereto da ĉilia pulvoro (aŭ Kajena pipro)
  • 2 laŭro-folioj
  • 330 gramoj da miksitaj guŝoj
  • Salo laŭplaĉe
  • Pipro laŭplaĉe
  • Rizo por manĝi kun la gumbo
  • Petroselo freŝa (opcie)

Paŝoj:

  • Unue varmigu grandan poton mezfajre. Aldonu la oleon kaj sekve la farunon. Konstante kirlu per spatelo dum 10-15 minutoj ĝis la faruno rostiĝu kaj akiru brunan koloron.
  • Aldonu la cepon al la rostsaŭco kaj kirlu malrapide dum kelkaj minutoj. Poste aldonu la kapsikon, celeri-tigon, ajlerojn kaj gombon. Lasu ĝin friti kaj fojfoje kirlu, dum 10 aŭ 15 minutoj ĝis la legomoj estu molaj.
  • Aldonu la tomatsaŭcon, 600 ml da vegetaĵa likvaĵo (en multaj landoj eblas aĉeti en supermarktoj), ĉampinjonojn, timianon, laŭron kaj kajenan pipron. Lasu ĝin boli je meza fajro dum dudek minutoj.
  • Aldonu la guŝojn kaj plu lasu ĝin kuiri 10 minutojn pli. Servu kun rizo kaj laŭplaĉe ornamu per petroselo.

 Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *