Grekaj dolmoj el rizo kaj folibeto

Saluton verduloj!  Γεια σας!
Antaŭ kelkaj semajnoj mi iris al mia kutima supermarkto kaj ĵetis rigardon al la legom-sekcio. Mi rimarkis ke ĝi havas bonkvalitajn kaj grandajn folibetojn kaj tuj pensis pri la grekaj dolmoj kiujn oni nomas greke ”dolmades”. Mi unuafoje konatiĝis kun tia manĝaĵo en Armenio, kie tre popularas la ”tolmoj” el binverfolioj kaj brasikfolioj. Tamen, la grekan mi neniam gustumis kaj decidis antaŭenpaŝi kaj lerni kiel fari ĝin. La recepto surprizis min pro la facileco kaj malmultaj ingrediencoj por bona plezuriga rezulto. Se vi neniam vizitis Grekujon kaj volas manĝi greke, ne hezitu fari ĝin! Se vi estas greko kaj jam konas la recepton ankaŭ sciigu al mi vian impreson pri mia recepto!

Ingrediencoj (por ses tolmoj)

  1. 1 cepo
  2. 1 taso da rizo (ronda grajno)
  3. 8 folioj de folibetoj (ne rompitaj, estu zorgema)
  4. 1 citrono
  5. 1/2 taso da olivoleo
  6. 1 ajlero
  7. 1 kulereto da aneto
  8. salo

Paŝoj:

  1. Unue fajne tranĉu la cepon, aldonu ĝin kun iom da oleo en poto kaj poste aldonu la rizon antaŭe lavita por forigi ĝian amelon. Kuiru ĝin malrapide kelkajn minutojn kaj aldonu al ĝi kvar tasojn da varma akvo (aŭ kvar tasojn da vegetaĵa likvaĵo). Ŝtopu kaj lasu ĝin boli.
  2. Dume preparu la saŭcon per kiu ni ŝmiros la dolmojn. Elpremu la citronon, fajne tranĉu la ajleron kaj same la aneton, aldonu la duontason da oleo kaj iom da salo. Ĉion miksu per forko kaj konservu.
  3. Lavu la foliojn de folibeto zorgeme, tranĉu kaj forigu la tigojn kaj nur lasu la verdan parton.
  4. Metu la foliojn en varman akvon nur kvin minutojn maksimume. Preparu ujon kun malvarma akvo por meti tie la folibet-foliojn tuj post la forigo el la varma akvo.
  5. Kun iom da zorgo disfaldigu la foliojn vertikale al vi kaj aldonu al ĝi kuleron da rizo proksime al la malsupra parto de la folio (lasu malplene ĉirkaŭ tri fingrojn) sed en la centro de la folio. Ĉiuflanke almenaŭ estu liberaj du fingroj.
  6. Post tio ni devos envolvi la rizon unue ambaŭflanke, poste la pecon kiun ni lasis libera en la malsupra parto kaj fine, ni envolvos/rulos malrapide supren ĝis la rulaĵo estu fermita. La malsekeco de la rizo kaj la folio de folibeto utilos por ke ĝi restu alkroĉita kaj ne rompiĝu.
  7. Servu sur telero, ornamu laŭplaĉe kaj ŝmiru per la saŭco kiun ni antaŭe preparis!

 Bonan apetiton! 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *