Kneloj el avenflokoj kun tomatsaŭco kaj bazilio.

Kneloj estas buloj kiujn oni tradicie faras el besta karno en multaj landoj el ĉiuj kontinentoj. Ili ankaŭ havas sian veganan varianton kiun oni faras el diversaj ĉef-ingrediencoj. Por nia recepto ni uzos avenon kaj ankaŭ eblas aldoni al ĝi sojon. Se vi diligente sekvas la paŝojn, la preparado estos facila, rapida kaj sukcesa! Ek!… Daŭrigi legi Kneloj el avenflokoj kun tomatsaŭco kaj bazilio.

Fiŝoj ankaŭ sentas ĝojon kaj doloron

Estas fakto ke la fiŝoj sentas doloron samkiel aliaj bestoj. Kiam ili estas trenitaj el la profundaĵoj de la maro, la malkunpremado kaŭzas al ili neelteneblan doloron. Post tio venas malrapida kaj dolora morto pro asfiksio. Kvankam la fiŝoj ne esprimas la doloron samkiel ni, estas science pruvite ke ĉiuj vertebruloj, inkluzive de la fiŝoj,… Daŭrigi legi Fiŝoj ankaŭ sentas ĝojon kaj doloron

Veganoj pli vigle amoras ol ne-veganoj!

Ĉu vi ŝatus plibonigi vian eltenemon surlite? Simple forigu la viandojn kaj lakt(aĵ)ojn el viaj manĝokutimoj. Reklamfilmeto de PETA (anglalingvaj sigloj por “People for the Ethical Treatment of Animals”, en esperanto “Personoj por la Etika Traktado de Bestoj”);  estas la plej granda organizo kiu protektas bestajn rajtojn en la tuta mondo) asertas ke veganismo -strikta… Daŭrigi legi Veganoj pli vigle amoras ol ne-veganoj!

Publikigita
Kategoriitaj Veganismo

Krudvegana pom-torto!

Jen krudvegana deserto, rapide farebla, facila, delica kaj sen aldonaj sukeroj nek artefaritaj sukeraĵoj. Tiu ĉi pom-torto estas sukerita kun daktiloj kaj naturaj sekvinberoj, kiuj riĉigas ĝin ankaŭ per pluraj avantaĝoj por nia organismo. La daktiloj estas idealaj por sukeri nian torton ĉar ili havas sufiĉe da Beta-karoteno kiu transformiĝas en A-vitaminon en nia organismo.… Daŭrigi legi Krudvegana pom-torto!

5 blankaj venenoj ofte sur via tablo!

En nia dieto ekzistas manĝaĵoj kiuj devas esti nomataj “veneno”, ĉar ilia nutriga valoro estas apenaŭ ekzistanta kaj eĉ povas esti danĝeraj por nia sano. Konataj kiel “blankaj venenoj”, ili estas: la rafinitaj sukero, salo kaj faruno, rizo, inter aliaj, ili ĉiuj okazigas diversajn malsanojn konsiderataj ‘gravaj’, ĉar ili estas degenerigaj, kiaj la diabeto, hipertensio… Daŭrigi legi 5 blankaj venenoj ofte sur via tablo!

Krudvegana torto!

Se vi volas krei vivan torton, jen krudvegana recepto, kiu ne uzas fajron, lakton, ovojn, sukeron… Jen bela eblo surprizi aliajn per via kreaĵo! Por fari ĝin, oni devas sekvi du ĝeneralajn simplajn paŝojn: Unue krei bazon kaj due kremon el fruktoj: povas esti fragoj, mango, aŭ aliajn laŭsezonajn fruktojn. Ingrediencoj por la bazo: 1,5… Daŭrigi legi Krudvegana torto!

Publikigita
Kategoriitaj Receptoj