Veganoj pli vigle amoras ol ne-veganoj!

Ĉu vi ŝatus plibonigi vian eltenemon surlite? Simple forigu la viandojn kaj lakt(aĵ)ojn el viaj manĝokutimoj. Reklamfilmeto de PETA (anglalingvaj sigloj por “People for the Ethical Treatment of Animals”, en esperanto “Personoj por la Etika Traktado de Bestoj”);  estas la plej granda organizo kiu protektas bestajn rajtojn en la tuta mondo) asertas ke veganismo -strikta vegetaranismo- estas la ŝlosilo por pli longdaŭre amori.

La filmo troveblas ĉe interreto kaj montras plurajn virojn kies amoriloj estis ŝanĝitaj al vegetaĵoj kaj fruktoj penisformaj (karoto, banano). La moto “Stay firm and fresh” (“restu firma kaj freŝa”) kaj alia ĉe la fino “Increase your sexual stamina” (“pliigu vian amoran eltenemon), “go vegan” (iĝu vegano).

Kvankam la reklamaĵo montras nenian sciencan argumenton por tia teorio, estas vero ke vegana aŭ vegetarana dieto povas doni avantaĝojn al nia organismo dum la amorado. Longa konsumado de viando povas okazigi kor-malsanojn, kiuj malpliigas la eltenemon. Male, la nepoluitaj grenoj helpas la pliigon de testosterono en sango kaj plibonigas la erektiĝojn; la verdfoliaj legomoj lubrikas la sangocirkuladon kaj la vitamino C de kelkaj fruktoj altigas la spermatozoojn.

4 komentoj

  1. Malbonŝance, mi timas ke PETA, kompreneble dezirante trafi kiel eble plej multe kaj efike larĝan publikon, uzas rimedojn seksismajn de klasika kapitalismo. Pro tio mi ne emas dividi iliajn reklamojn, kvankam tiu estas iel amuza.
    Mi tamen dankas por la informo, mi baldaŭ provos tiun aserton 😉

    1. jes Kriĉjo, kelkfoje tiuj aferoj ne havas vera sciencan fundamenton, simple volas kaj celas veki atenton de la vasta publiko, ĉar kiel sciate, seksumado estas pli atentata ol multaj aliaj aferoj, tial mi faris tiun artikoleton kaj ĝi ankaŭ ‘iel’ tiel sukcesis! dankon kaj rakontu vian sperton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *