Veganezo

Veganezo estas ideala, nutra kaj bongusta alternativo al majonezo kies ingrediencoj inkluzivas bestodevenajn produktojn. Vi povas aĉeti veganezon en pluraj veganaj butikoj sed ankaŭ vi mem povas prepari vian propran veganezon. Jen simpla recepto kiun vi povas fari nur dum kelkaj minutoj:

Ingrediencoj:

  •  glaso da sunflor-oleo 
  • 1/3 da sojtrinkaĵo natura (”sengusta”)
  • 1/2 ajlero
  • suko el duono de citrono (ankaŭ eblas uzi vinagron)
  • salo

dscf8318Preparmaniero:

      En glaso (aŭ kruĉo) mallarĝa kaj alta, iom pli larĝa ol la kirlilo, metu la sojtrinkaĵon, la sunflor-oleon, la salon kaj la ajleron.
      Metante la kirlilon en la glasfundo kaj sen miksado, kirlu ĝin malrapide. Jam miksiĝinte ĉio en la fundo, kirlu iom post iom por ke la oleo tute miksiĝu en la supraĵo de la glaso.
      Kiam ĉio estas miksita, aldonu la citronsukon kaj kirlu por ke la miksaĵo plidensiĝu.

Komento:
Se vi volas havi veganezon el pluraj koloroj, tio ja eblas! Oni simple aldonas ingrediecojn kiu povas kolorigi kaj plibongustigi nian veganezon (uzu kuiritan beton, karoton, mustardon, avokadon, ktp. laŭ la koloro kiun ni deziru.

 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *