Glaciaĵo el bananoj kaj ruĝaj fruktoj

Jen recepto kiu egalas al juvelo: facile farebla, ege bongusta, sana kaj etkosta. Provu!!

Ingrediencoj:

      Bananoj dispecigitaj
      Fragoj
      Mirteloj
      Framboj

 

    Kromaĵoj (opcie): pecetoj da ĉokolado, nuksoj, sekvinberoj, daktiloj, raspita kokoso, aŭ kion ajn vi volas aldoni.
      Notoj: ĉiuj fruktoj devas esti frostigitaj, minimume dum ok horoj.
      Ĉi tiu glaciaĵo fareblas el multaj fruktoj, sed ĉiam la bazo estas la bananoj, kiuj donas la kremecan konsiston al ĝi. Vi povas uzi mangon kaj aliajn fruktojn laŭsezonajn.

Prepar-maniero:

      1. Meti la frostigitajn bananojn kaj aliajn fruktojn en la kirlilon ĝis kirlado. Tio estos dum 30 sekundoj. Prefere lasi la bananojn kelkajn minutojn ekster la frostujo por ke ili ne estu tre malmolaj je la kirlo-momento.
      Porte metu en ujon por manĝi kaj ornamu por plibelaspektigi ĝin. Por tio eblas diserigi fruktojn kaj aldoni.

 

    2. Poste servu en la ujoj kaj verŝu supre ĉion kion vi volos aldoni aŭ ne, ankaŭ eblas nur manĝi la bananojn.

Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *