Burgeroj el aven-flokoj

Jen simpla kaj rapide farebla recepto por kuiri bongustajn burgerojn el aveno.

Ingrediencoj:

  • 250 ml da aven-flokoj
  • 1 karoto
  • 1/4 cepo
  • Iom da kumino
  • Iom da salo
  • Soj-saŭco (opcia)
  • Petroselo (opcia)

Paŝoj:
Unue sur pato varmigu la kuminon kaj la salon por intensigi ĝian guston. Poste fajne raspu la karoton, la cepo-pecon kaj miksu kun la aveno kaj faru paston knedante ĝin. Se ĝi tro sekas kaj ne kreiĝas la pasto, aldonu iomete da akvo aŭ sojsaŭco. Post kelkaj sekundoj aŭ minutoj da knedado oni povas fari la burgerojn. Varmigu iom da oleo sur la pato kaj fritu ilin.

Mi rekomendas manĝi ĝin kun pano por burgeroj kun tomato kaj laktuko, tiel ĝia gusto estas eĉ pli bona! Bonan apetiton!

2 komentoj

    1. certe la pasto povas esti konservata, kaj eĉ ĝi atingas pli densan mason kiu helpos ke ĝi ne malfariĝu dum la kuirado!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *