Stufaĵo el sejtano

stufajxo 2

La stufaĵo el sejtano estas simpla kaj tre bongusta kaj bonaspekta plado kiu similas al besta viando laŭaspekte kaj ĝi povus surprizi viajn neveganajn gastojn. Ĝi estas ideala por grandaj manĝoj. Ni rekomendas fari vian propran sejtanon hejme, tiel ĝi estas malpli kosta kaj eĉ pli bongusta. Klaku ĉi tie por vidi nian recepton.

Ingrediencoj:stufajxo
300 gr da sejtano
3 mez-grandaj terpomoj
Triono el malgranda brasiko
Duono el ruĝa kapsiko
Olivoleo
Petroselo
Tomatosaŭco
1 cepo
100 gr da maizo
1 taso kaj duono da akvo.
Salo

 

 

Kuirmaniero:

  • Ni purigos la ingrediencojn tre bone, senŝeligos la terpomojn tranĉos ĝin ronde kaj ne en dikaj pecoj, kaj fajne tranĉos la brasikon.
  • Poste ni metos surfajre kaserolon kun olivoleo, sufiĉas nur ke ĝi kovru la tutan fundon kaj ni aldonos la terpomojn kaj la brasikon.
  • Ni komencos kvazaŭ friti tion kaj aldonos la salon, la cepon (jam tranĉita) kaj la pimenton.
  • Post kelkaj minutoj movante ĝin, ni aldonos unu tason kaj duono da akvo kaj denove movos. Ni lasos ĝin tiel kelkajn minutojn, eble 5, kaj tiam ni aldonos la sejtanon kiu estis antaŭe tranĉita en malgrandajn pecojn, la tomatosaŭcon, la maizon kaj iom da olivoleo.
  • Ni movos ĝin denove kaj malaltigos la fajron kaj laste ni aldonos la petroselon kaj ni zorgu pri la stufaĵo ĉiun 5 minutojn. Ni ne forgesu kontroli la salumon.

Ĝi estos preta pli malpli post 20-30 minutoj. Servu ĝin tuj poste!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *