Burgeroj el lentoj

Jen tre facile kaj rapide kuirebla kaj nutriga manĝaĵo: burgeroj el lentoj. Lentoj estas riĉaj je proteinoj, ili estos idealaj por nia nutrado.

Ingrediencoj

  • 2 tasoj da subakvigitaj lentoj Papriko (en polvo)
  • 3ono el malgranda cepo
  • 2 kuleroj da olivoleo
  • 1 kulero da sojsaŭco
  • Iom da salo
  • Sekigita petroselo

Kuir-maniero

  1. Ni lasu la lentojn subakve ĝis kvar horoj. Poste ni forigu la akvon kaj metu ĝin en kirlilon. Ni aldonu la pecon da cepo kaj la salon. Ni kirlu ĝin ĝis akirado de homogena pasto, ne tro mola.
  2. Tiun paston ni prenos kaj metos sur telero kaj aldonos la oleon, la sojsaŭcon, la petroselon (sekigita) kaj la paprikon kaj ni knedu ĝin bone.
  3. Sur alta fajro ni metu fritilon kun oleo kaj kiam ĝi estos varma, ni aldonu la burgerforman paston kaj ni fritu.

Eblas manĝi kun veganezo aŭ kun salato aŭ iel ajn!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *