La problemo pri lakto(produktoj)

Ĉe la homoj naskiĝas pli-malpli same multe da knabinoj kiel knaboj. Kaj, plenkreskaj, nur virinoj povas doni lakton. Ne la viroj. Sed: virino devas unue fariĝi patrino, do ŝi devas naski bebon antaŭ ol povi doni lakton.

Same ĉe bestoj: nur hundino, bovino, kaprino, … faras lakton nur post gravediĝo kaj akuŝo. En la lakto-industrio naskiĝas same multe da virbovidoj kiel bovidinoj. La ĵusnaskitaj virbovidoj estas preskaŭ tuj mortigataj, ĉar ne-utilaj. La kadavron oni uzas ekz. por fari gelatinon (el la ostoj kaj haŭto) kaj bestonutraĵojn (el la karno kaj organoj).

La bovidinoj restas nur kelkajn tagojn ĉe la patrino kaj poste estas metataj en apartajn kaĝojn, por ke ili ne trinku tro da lakto, kiu estas forprenata por la homoj anstataŭe.

La patrina bovino do apenaŭ vidas siajn proprajn idojn. Por ke la patrina bovino produktu laŭeble plej multe da lakto, ĉiam denove oni artefarite gravedigas ĝin, kiu devas ĉiam denove akuŝi, subiri la forŝtelon de siaj idoj kaj denove produkti lakton… ĝis la momento kiam la bovino produktas ne plu sufiĉe da lakto; tiam oni portas ĝin al buĉejo. Fino de ĝia ± 5-jara vivo! Sed: normala bovino povas vivi ±30 jarojn!!

Imagu ke eksterteranoj venus al planedo Tero. Ili kaptas la virinojn kaj metas ilin en stalojn. Poste ili gravedigas la virinojn kiuj post 9 monatoj akuŝas (doloriga afero!). La filojn oni tuj mortigas ĉar ili ne kapablas fari lakton. La filinojn oni lasas nur kelkajn tagojn ĉe la patrino. Poste oni metas la knabinetojn en apartajn kaĝojn kaj forŝtelas la lakton de la patrinoj per maŝino. Tio ripetiĝas ĉiam denove, ĝis la momento kiam la patrino produktas iom malpli da lakto; tiam oni mortigas ŝin. Intertempe, ĉiuj ŝiaj filinoj siavice fariĝis laktofabrikoj… Estus terure, ĉu ne? Ĉu estas nature, ke infanoj trinkas bovinan lakton?

Sufiĉas la scienc-fikcio, ni reiru al la normala vivo: la patrina (homa) lakto servas al infanoj kaj enhavas ĉiujn elementojn necesajn por la kreskigo de la infanoj.

La lakto de la bovinoj estas adaptita por nutri bovidojn, ne por homaj beboj kaj infanoj kaj certe ne por plenkreskuloj! Plie, studoj montras ke tro da laktokonsumo povas kaŭzi osteoporozon, gravigi aŭtismon kaj povas ekzisti rilato inter laktokonsumado kaj kancero!

Lode Van de Velde

1 komento

  1. Saluton,
    Mi jxus (de kelkaj semajnoj) konscigxi pri tiuj faktoj (lakto kaj ovoj).

    Cxu vi proponos aliajn pladojn anstataux tiuj ? Kion mi povas mangxi kun miaj matenaj cerealoj? Sojfabo lakto?

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *