Sejtano

Saluton! Ĉu vi konas sejtanon? Ĝi estas estas ofte konata kiel vegetaĵa viando ĉar ĝi aspekte similas al viando. Krom tio kaj ĉefe, sejtano estas ideala manĝaĵo pro foresto de kolesterolo kaj graso kaj alta enhavo de proteinoj. Pro tiuj kialoj, ĝi estas pli leĝere digestebla ol la besta viando.

Farado de sejtano ne sekvas unuforman, rigidan manieron. En interreto abundas diversaj receptoj kaj ni elektis nian propran surbaze de rapideco kaj bongusteco sen perdo de la nutriciaj valoroj.

Ingrediencoj:

  • 2 tasoj da gluteno (se vi mem ne havas glutenon, ne gravas, eblas fari ĝin per tradicia tritikfaruno. Oni faru paston -tritikfaruno, akvo kaj salo- kaj metu ĝin en akvon dum pli malpli 45 minutoj. Post tio forigu la akvon kaj la gluteno estos akirata).
  • duontaso da sojsaŭco
  • Sekigitaj spicoj: petroselo, origano, timiano.
  • cepo kaj aljo sekigitaj kaj pulvorigitaj
  • 2 tasoj da akvo.

Paŝoj:

  • En ujo ni metas la glutenon, spicojn kaj, akvon kaj sojsaŭcon. Ni devas knedi ĝin ĝis pastoformiĝo. Ĝi iĝas preskaŭ tuje. Tamen, knedu kelkajn minutojn pli.
  • Se vi volas doni formon, kovru ĝin per ‘travidebla plasta kuirpapero’ (farante rulaĵon)
  • Preparu kaserolon kun akvo kiu kovru nian rulaĵon kaj aldonu al ĝi sojsaŭcon kaj salon se necese.
  • Lasu ĝin sur kuirforno dum minimume 45 minutoj kaj de tempo al tempo rigardu kaj tuŝu ĝin.
  • Fine, forigu la akvon kaj konservu ĝin en la glaciŝranko envolvita.

Uzoj: Sejtanon oni manĝas laŭ multaj manieroj: fritita, rostita, kun pano, kun salatoj, oni uzas ĝin laŭplaĉe. Provu manĝi ĝin kiel aperas en la bildo: dispecigita sejtano fritita kun malmulte da oleo kaj memfarita saŭco el papriko, ajlo kaj cepo. Aldonu salaton kun beto, maizo, kikeroj, pizoj, tomato kaj ĉion kion vi volas! Bonan apetiton!!10009305_10203554809180548_422325992_n

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *